[Ĉiuj ligiloj kondukas al anglalingvaj paĝoj kun elekteblo de kelkaj aliaj lingvoj.]
La 3-a de majo estas la Monda Tago de Gazetara Libereco kaj UNESKO markos la okazon per evento en Parizo, Francio, kiu estos senpaga kaj malferma al la publiko.
Multaj rimedoj troviĝas en ĝia retejo por iu ajn, kiu deziras ekscii pli pri gazetara libereco aŭ gastigi eventon.
Uzante retan ilon por kunlabora mapado, UNESKO registras la eventojn rilate al la Monda Tago de Gazetara Libereco ĉirkaŭ la mondo kaj invitas vin aldoni vian eventon.
UNESKO estas la Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj.