Ĉinaj lokaj amaskomunikiloj silentas pri mortiga eksplodo en Ĉingdaŭ

Eksplodo de petroldukto en Ĉingdaŭ [Qingdao], unu el la orientaj ĉinaj urboj, mortigis almenaŭ 52 homojn kaj vundis pli ol 100 homojn la 22-an de novembro 2013. La petroldukto apartenas al la ŝtata korporacio Sinopec, unu el la plej grandaj ĉinaj petrolkompanioj. Post la akcidento, la prezidanto de Sinopec, Fu Chengyu, faris publikan pardonpeton tra CCTV, la ĉina ŝtata dissenda kompanio.

Lokaj amaskomunikiloj en Ĉingdaŭ, tamen, malmulte menciis la eksplodon, kaj ne raportis ion ajn pri la katastrofo en siaj eldonoj de la sekva tago. Sed fotoj de la eksplodo vaste cirkulis en ĉinaj sociaj retoj, kaj granda ĥoro de ĉinaj retumantoj leviĝis kontraŭ la silento de la ŝtatregataj amaskomunikiloj.

Baigu Lunjin afiŝis ĉe la ĵurnalo Qingdao’s Morning [Ĉingdaŭa Mateno] en Weibo kaj kritikis [ĉine]:

Screenshot from youku

La tragika eksplodo de petroldukto mortigis almenaŭ 52 homojn. Bildo el youku.

要有多么大的毅力才能够面对47条鲜活的生命,几十户家庭的悲剧——选择性失声!作为媒体人,你们对得起流血的青岛吗?对得起那些无辜的亡灵吗?

Kiom da persistemo necesas por esti silenta, kiam oni alfrontis perdon 47 vivojn, tragikan perdon por dekoj da familioj! Kiel persono en amaskomunikilo, ĉu vi estas inda je la sangoverŝo, Ĉingdaŭ? Inda je tiuj senkulpaj vivoj?

Anstataŭ informi pri la vero malantaŭ la akcidento, la oficiala Weibo-konto de Ĉingdaŭ fariĝis podio por flati la “altrangajn oficistojn”. La 24-an de novembro, ĝi publikigis [ĉine]:

今天下午,习近平总书记在青大附属医院黄岛分院,亲切会见参与“11·22”中石化输油管线泄漏引发爆燃事故伤员救治的医护人员,对参与救治的全体医护人员致以衷心感谢和亲切问候。总书记对他们发扬救死扶伤的崇高职业精神给予充分肯定,叮嘱他们劳逸结合,科学调度,再接再厉,夺取最后胜利。

Ĉi-posttagmeze, ĝenerala s'ekretario Xi Jinping afable renkontis personaron de la hospitalo, kiu kuracas la vunditojn de la eksplodo de Sinopec. Jinping esprimis sincerajn dankojn kaj bondezirojn al la kuracistoj kaj flegistoj kaj laŭdis iliajn penadojn….

Retumantoj ridindigis la raporton, aparte  uzanto “CE sin” skribis [ĉine]:

一起青岛爆燃事件,死伤这么多人,竟被搞成了喜事!!

Tia tragika akcidento, multaj homoj mortis kaj vundiĝis, sed laŭ la raporto ŝajnas, ke tio estas gratulinda okazaĵo!

Aliaj novaĵfontoj ekster Ĉingdaŭ reagas al la tragedio. Beijing News [Pekinaj Novaĵoj] starigs demandojn [ĉine] pri la eksplodo:

1 漏油为何轻易进入市政网络? 2、输油管道为何紧邻居民区? 3、#漏油至爆燃,地方政府为何7小时未疏散民众,避免悲剧发生?# 4、漏油发生后,中石化为何未第一时间报告海事部门? 5、中石化10月“安全大检查”,为何未能消除输油管线隐患?

1. Kial la disverŝiĝo de petrolo okazis tiel facile en la urba sistemo? 2. Kial la petroldukto estis tiel proksima al loĝkvartalo? 3. Dum la sep horoj de la disverŝo ĝis la eksplodo, kial la loka registaro ne povis evakui loĝantojn por savi vivojn? 4. Kial Sinopec ne raportis la akcidenton al la mara sektoro ĝustatempe post la disverŝo de petrolo? 5. Sinopec plenumis “sekurecan inspektadon” antaŭ unu monato, do kial ili ne povis antaŭvidi kaj malebligi tiun tragedion?

Retumanto nomata Pretendtobein NY skribis [ĉine]:

这两天许多媒体忙着把灾难事故写成正面报道,让我想起动车事故后第七天,媒体收到禁令不许报道。当天新京报的头条是“七日雨未绝,一天两预警”,前一句暗示头七,后一句暗讽禁令;东方体育日报更是借国足直指“封口封博封不住哀思”。限制会一直存在,但真正有风骨的媒体总能找到办法亮出勇气和良知。

Multaj homoj en la amaskomunikiloj estas tre okupitaj dum ĉi tiuj tagoj por skribi pozitivajn raportojn pri katastrofoj, kio rememorigas al mi la trajnokolizion en Wenzhou [angle]. Sep tagojn post la akcidento, ĉiuj amaskomunikiloj informantaj pri tio estis malpermesitaj. Fraplinio de Beijing News [Pekinaj Novaĵoj] en tiu tago estis: “Sep tagoj da senĉesa pluvo, unu tago de du avertoj”. La unua “sep” aludas funebrajn sep tagojn por mortintoj, la lasta aludas la malpermeson al amaskomunikiloj. Oriental Sports Daily [Orientaj Sportoj Ĉiutagaj] skribis: “Vi povas sigeli la buŝon, sed vi ne povas sigeli la funebron”. Cenzuro ĉiam ekzistos, sed la vera firmanimeco de amaskomunikiloj ĉiam povas trovi manieron por montri siajn kuraĝon kaj konsciencon.

Verkisto Tianyou sugestis [ĉine]:

建议在青岛爆燃遇难者头七的时候,将此日定为全国哀悼日,全国下半旗致哀。不仅是要向遇难者致哀,同时提醒全国的央企要注意生产安全。

Mi rekomendas, ke la flagoj estu duonlevitaj en nacia tago de funebro pro tiuj mortintoj. Tio estas maniero ne nur por funebri la viktimojn, sed ankaŭ por rememorigi al ŝtataj entreprenoj bezonon por atenti sendanĝeran produktadon.

Responde al la sugesto, multaj homoj reagis [ĉine] sarkasme:

开了此例,旗杆上半截基本就没用了。

Se ni komencas duonlevi la flagojn post tiu ĉi okazo, mi supozas, ke la supra parto de la flagstango estos senutila.

 

Reviziita de Vastalto

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.