Kirgizio: La amaskomunikiloj suferas meze de kreskanta politika malakordo

[La originalo de ĉi tiu artikolo aperis la 9-an de oktobro 2014.]

Dum la palamento de Kirgizio debatas novan posedan strukturon de la orminejo de Kumtor, la plej granda alilanda investo en la lando, protestoj en la provinco de Isik-Köl, kie la minejo funkcias, certigas ke la parlamenta diskutado okazas sur fajra fono. Raportante la leviĝantan politikan krizon, eĉ renomaj amaskomunikiloj ŝajnas perdi la prudenton.

La 7-an de oktobro, inter 300 kaj 500 protestantoj kunvenis al la centra kvartalo de Karakol, postulante ke la kirgiza registaro insistu pri 70% da intereso en Kumtor sub la nova restrukturado, kontraste al la 50% kiun la registaro proponis ĝis nun en traktadoj. La restrukturadaj diskutoj inter la firmao kaj la registaro komenciĝis en januaro ĉi-jare kaj raportite nun proksimiĝas al la fino. En majo tumultoj apud la minejo en la orienta regiono de Isik-Köl kaj la okupado de registara konstruaĵo en la sudo de la lando skuis la malfortan respublikon. Filmeto afiŝita ĉe YouTube ŝajnas montri ke lokaj krimuloj implikiĝas en provokon de la tumultoj.

Emil Kaptagaev, eksa Stabestro de Prezidanto kaj nuna provincestro de Issyk-Kul, havis strangan tagon en la 7a de oktobro (skanita foto prenita el Gezitter.org)

Emil Kaptagajev, eksa Stabestro de Prezidanto kaj nuna provincestro de Issyk-Kul, havis strangan tagon la 7-an de oktobro (skanita foto prenita el Gezitter.org)

Nun la “K”-vorto denove spicas kirgizan politikon. Dum la posttagmezo de la 7-a de oktobro, en kiu komenciĝis paca manifestacio, la provincestro de Isik-Köl, Emilbek Kaptagajev, subite ostaĝiĝis en strangaj cirkonstancoj. Dum la sekvaj horoj, kiam okazis konfliktoj inter polico kaj la protestantoj, fluis onidiro, ke oni verŝis benzinon sur lin kaj pretigis lin por bruligo. Tuj post la liberiĝo Kaptagajev klarigis [ru] ke la protestantoj nur minacis bruligi lin kaj ” tranĉi lin en pecojn kiel ŝafon” .

Estas notinde, ke Kaptagajev, eksa stabestro de la eks-prezidanto Roza Otunbajeva, ne estas populara publika figuro. En komento sub artikolo, kie li priskribis sian lastatempan sperton kiel ostaĝo, unu leganto sub la kaŝnomo “reader [leganto]” skribis [ru] jenon:

О Боже, какой он бедный и несчастный! Зарезать прям его хотели…Да и вообще тебя надо было пристрелить или зарезать. а потом волкам на шашлык отдать. Хотя, если так посмотреть, то даже волки достойны лучшего мяса чем у лысика.

Dio mia, kompatinde malbonŝanca li! Ili vere volis tranĉi lin… Nu, ili devus aŭ tranĉi vin aŭ pafi vin, kaj poste ili devus prezenti vin al lupoj kiel kebabon. Tamen lupoj meritas pli bonan viandon ol tiun de la kalvulo.

Intertempe en parlamento, porokaza parlamenta komitato decidis renovigi diskutojn pri la posedo de Kumtor kaj ankaŭ prepari voĉdonon pri malkonfido al la registaro.

Dastan Bekeŝev, juna kirgiza parlamentano kaj unu el la plej sekvataj tviteranoj en la lando trovis amuza la subitan vigliĝon de aktiveco de la komitato:

Estas strange vidi, kiom “ĝustatempa” estas la decido de Alimbekov [membro de la parlamenta komitato] eldoni voĉdonon pri malkonfido al la registaro. Evidente li [Alimbekov] volas utiligi la humorojn de la protestantoj kontraŭ Kumtor.

Bekeŝev ankaŭ pripensis [ru] ke sen Kumtor la politika opozicio de Kirgizio havus ne multon por fari:

La opozicio kaj aliaj malbonaj fortoj bonŝance havas Kumtoron kiel pretekston [por malordoj]. Alie, ili devus elpensi ion alian.

Edil Baisalov, alia eksa Stabestro de Prezidanto kaj aktiva uzanto de Tvitero, argumentis dum la kirlego, ke la sieĝita ĉefministro de la lando devus forlasi la postenon:

Parenteze, dum ni diskutas pri tiu temo: [Jantoro] Satibaldijev [la ĉefministro] devas eksiĝi ĉiuokaze. Li malsukcesis, ne kontentigis la esperojn, ne povis administri aferojn. Kaj ne temas nur pri #Kumtor!

En la malgranda komunumo de Tvitero en la respubliko, #СпаситеЖанторо [#SaviJantoro] nun estas populara kiel kradvorto. La ideo estas savi Satibaldijev – per lia eksigo.

Protestantoj en Karakol tenis provincestron Emil Kaptagaev kiel ostaĝon. Bildo de Kloop.kg uzata kun permeso.

Protestantoj en Karakol tenis provincestron Emil Kaptagajev kiel ostaĝon. Bildo de Kloop.kg uzata kun permeso.

La amaskomunikiloj disfandiĝas

Kvankam Kirgizio estas ne perfekta demokratio, ties amaskomunikiloj ĝuas la duban komplementon esti la plej liberaj en la postsovetia Centra Azio. Tamen la raportado de la eventoj en Karakol fare de la ĉeffluaj amasomunikiloj estis mizera. La ŝtata unua kanalo, OTRK, elsendis nur mallongan raporton pri la eventoj, atentante pli multe la vojaĝojn de Prezidanto Atambajev kaj lian naskiĝtagan mesaĝon por la rusia prezidanto. La kanalo eĉ ne menciis la fakton ke la protestantoj en Karakol tenis la provincestron ostaĝe.

Elvira Sarijeva, entreprenisto el Biŝkeko, pepis en Tvitero [ru]:

Kiu ajn li [Kaptagajev] estas – ili ne povas simple kapti registaran reprezentanton, la aŭtoritatuloj devus tuj reagi sen atendi la noktiĝon; kaj @KTRK_kg [ŝtata TV] devus raporti la novaĵon adekvate.

Dum konspiraj teorioj kirliĝis pri la faligo de la registaro fare de eks-prezidantoj kaj “eksteraj fortoj” kiel Usono, Veĉernij Biŝkek, unu el la plej malnovaj kaj plej respektataj ĵurnaloj de Kirgizio, afiŝis amason da artikoloj citantaj siajn “proprajn fontojn”, kiuj ŝajnis esti destinitaj sole por kreskigi la onidirojn. Artikolo citanta [ru] misteran figuron “en alta rango de povo” diris ke la kapto de Emil Kaptagajev estis planita de lia eks-estro, eks-prezidanto Roza Otunbajeva, en kunagado kun eks-ĉefministro Omurbek Babanov kaj, surprize, Kaptagajev mem.

Sub alia sensacia artikolo plena de nenomitaj fontoj, leganto skribis [ru]:

Уважаемая вечерка,понятно,что на вас давят и требуют,чтобы вы размещали подобную информацию из “источников” . Но,помните,что для многих вы являетесь пока еще источником достоверной и объективной информации. Попробуйте объяснить тем,кто на вас давит и заставляет публиковать чернуху и желтуху, что вы просто перестанете пользоваться доверием и превратитесь в такой же отстой, как,скажем,аки-пресс.

Kara Veĉorka [karesformo por Veĉernij Biŝkek], estas klare ke vi estas sub premo kaj [ili] postulas ke vi presu tian informon bazitan sur “fontoj”. Tamen, memoru ke por multaj homoj vi ankoraŭ estas fonto de fidinda kaj objektiva informo. Penu klarigi al tiuj, kiuj premas vin kaj devigas vin publikigi tian rubon, ke vi simple ĉesos ĝui la fidon de viaj legantoj kaj ŝanĝiĝos en sama rubaĉo kiel Aki-press [kirgiza novaĵagentejo].

Atai Sadibakasov resumis la kolektivan amuziĝon kun la probable plej grava gazeta kaj interreta komunikilo de la lando, kiam li pepis en Tvitero [ru]:

Veĉoroĉka [eĉ pli tenera karesformo por Veĉernij Biŝkek], mia sunbrilo, ĉu vi freneziĝis?

Sube estas scenoj de la kaoso en Karkol, kie unu el la protestantoj minacis per sinbruligo.

 

 Reviziita de Vastalto

1 komento

  • Halasz Tamas

    Kara administranto! Tre shatis Vian artikolon, ja mi komprenis la similecon-kiel protekti nian ambienton internacie kaj ni vole-ne vole konfrontighas kun interesoj de landaj/alilandaj investuloj. Similaj problemoj chie en la mondo. Mi ankau tre ghuis, ke mi povis kompreni perfekte la cirkonstancojn specialajn che Vi en Kirgizio.
    Mi havus specialan peton: mi skribas al Vi el Hungario, baldau (oktobro) vizitos Vian landon kaj pasigos tie 10 tagojn. Mi ne parolas nek ruse (nur malmulte mi komprenas) nek kirgize kaj volonte mi ekkonus lokajn parolantulojn almenau iom esperante. Tio estus granda helpo en la ekkono de Kirgizio. Mi venos per aviadilo al Bishkek kaj laueble mi volus vidi eksterurban regionon. Mi volonte helpus en E- instruado kaj jam havas spertojn en Azio. Mi tre ghojus ekkoni kirgizan kulturon.
    Atendante Vian respondon Tomaso

Partopreni en la konversacio

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.