Barato: Litro da lumo lumigas domon

[Ĉiuj ligiloj kondukas al anglalingvaj paĝoj, krom kiam alie notite.]

Markemblemo de la projekto Liter of Light.

Emblemo de la projekto “Liter of Light.”

Post trinki botelon da akvo, preskaŭ ĉiuj homoj deziras ĵeti ĝin en rubujon. Ili tamen ne konscias, ke ili forĵetas genian inventaĵon por lumigi domon. Dank’ al la ideoj de mekanikisto en Brazilo, tia “rubaĵo” povas alporti lumon al domoj en malriĉaj komunumoj tra la tuta mondo.

Kiel plasta botelo povas transformiĝi en lumigilon? La respondo estas simpla kaj brila. Oni eltranĉas trueton el la tegmento de domo kaj fiksas en ĝi la plastan botelon travideblan kun klara akvo ene. Dum la tago, sunlumo refraktita [eo] de la akvobotelo disvastiĝas al ĉiuj direktoj de la ĉambro. Ĉi tiuj “lumigiloj” ĝenerale estas instalitaj en mizerkvartaloj kaj mallarĝaj stratoj, kie la lumigado kutime estas malforta aŭ tute mankas. Kelkaj loĝantoj, se necese, uzas elektrajn lumigilojn eĉ dum la tago, sed la kosto estas tre alta. La akvobotelo sub la sunlumo havas la energion de 60-vata ampolo. Puriga kemiaĵo faras la akvon pli kaj pli klara, kaj ĉiu botelo tenas la efikon maksimume kvin jarojn, ĝis korodo fine devigas ĝin iri en rubujon.

Brazila mekanikisto Alfredo Moser elpensis ĉi tiun teknikon, kaj poste la projekto Liter of Light [Litro da Lumo] vaste adoptis ĝin en Manilo. Tie oni utiligas la akvobotelojn por provizi malriĉajn domojn per daŭrigeblaj kaj medie puraj lumigiloj. Ene de unu jaro post la fondiĝo, Liter of Light instalis pli ol 200 000 botelajn lumigilojn. La organizo celas lumigi milionon da domoj en 2015. La projekto nun ankaŭ laboras por krei botelojn ekipitajn per sunenergia baterio por liveri lumon ankaŭ dum la nokto. Oni ankaŭ jam faris poŝtelefonan programon, kiu montras, kiamaniere instali la botelojn.

Antaŭe, en 2011, kiam GreenCupboards [Verd-Ŝrankoj], retejo por retkomerco, aperigis artikolon pri Liter of Light en sia blogo, unu el la legintoj komentis, ke la ideo okazigos grandan ŝanĝon en Barato.

This is the most ingenious invention ever and surely needs great acclaim. I live in India where the villages have no electricity and the people have to rely upon kerosene lamps, many time staying in the dark because kerosene is usually in short supply. Hopefully some NGOs will latch on to this and make the life of the villagers less grim.

Ĉi tio estas la plej genia invento ĝis nun, kiu certe meritas grandan aplaŭdon. Mi loĝas en Barato, kie la vilaĝoj ne havas elektron kaj la homoj devas dependi de kerosenaj lampoj. Oni ofte restas en mallumo pro tio, ke la keroseno ĝenerale ne sufiĉe haveblas. Mi esperas, ke kelkaj neregistaraj organizaĵoj enkondukos ĉi tion kaj faros la vivon de la vilaĝanoj malpli komplika.

Kvankam oni bezonis kelkajn jarojn, nun Liter of Light aktivas en 15 landoj krom Barato, inkluzive de Bangladeŝo kaj Kenjo. La barata filio de Liter of Light dungas volontulojn en pli grandaj urboj kiel Mumbajo, Bengaluro kaj Hajderabado. Mesaĝo en la fejsbuka paĝo de Liter of Light Bangalore [Litro da Lumo en Bengaluro] instigas homojn donaci siajn plastajn botelojn jam uzitajn al la organizo, anstataŭ ĵeti ilin en rubujon.

Please don't throw those Cola bottles away. Do contact us and we will try to find ways to pick it up from the nearest possible place

Bonvolu ne forĵeti tiujn botelojn de kolao. Nepre kontaktu nin, kaj ni provos trovi manierojn por kolekti ilin de la plej proksima, alirebla loko.

Lastatempe alia neprofitcela organizaĵo Pollinate Energy [Polenu Energion], kiu evoluigas produktojn de pura energio por barataj mizerkvartaloj, tvitere gratulis la projekton Liter of Light pro ĝia bona laboro.

Vi faras belegan laboron!

Aliaj neregistaraj organizaĵoj, kiel Sanskar India Foundation [Sanskar Barata Fondaĵo] kaj Labour Education and Research Network (LEARN) [Labor-Eduka kaj -Esplora Reto], nun kunlaboras kun Liter of Light India [Litro da Lumo en Barato] por pliigi la influon, kiun ĉi tiuj boteloj havas sur la vivon de la uzantoj.

Ekrankopio el la fejsbuka paĝo de Liter of Light India, kiu prezentas instaladon de boteloj en Hajderabado.

Ekrankopio el la fejsbuka paĝo de Liter of Light India, kiu prezentas instaladon de boteloj en Hajderabado.

Klopodo de volontuloj estas la kerno de Liter of Light. Tripti, volontulo en Bengaluro, klarigas, kio instigas la grupon:

We are eager to touch many more lives and lighten up the city in collaboration with like-minded organizations who want to take up this green movement with us.

Ni entuziasme provas tuŝi multe pli da vivoj kaj lumigi la urbon kunlaborante kun samideaj organizoj, kiuj volas okupiĝi kun ni pri ĉi tiu verda movado.

Facts About India [Faktoj Pri Barato] raportas, ke 288 milionoj da baratanoj ne disponas elektron. Revolucia solvo kiel Liter of Light povos mildigi severan situacion pro la manko de energio, utiligante efike tion, kio antaŭe estis nura plasta rubaĵo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.