Kirgizio: 9 kviete profundaj fotoj antaŭsignas akvomilitojn en Centra Azio

[Ĉiuj ligiloj kondukas al anglalingvaj paĝoj, krom kiam alie notite.]

Trovi sendanĝeran trinkakvon estas malfacile en la regiono Batken de Kirgizio. Pro la multaj akvobaraĵoj proksime konstruitaj, riveroj elsekiĝis, kaj homoj trovas sin devigitaj batali por ĉiu guto da akvo.

Trovi sendanĝeran trinkakvon estas malfacile en la regiono Batken en Kirgizio. Pro la multaj akvobaraĵoj proksime konstruitaj, riveroj sekiĝis, kaj homoj devas batali por ĉiu guto da akvo. Foto farita de Fjodor Savincev / Salt Images, 2012. Kopirajto: Creative Time Reports, uzata kun permeso.

La originala versio de ĉi tiu artikolo estis unue publikigita en Creative Time Reports. Fotoj estas faritaj de Fjodor Savincev, teksto de Katja Kazbek kaj la redaktoro de Tutmondaj Voĉoj por Centra Azio, Chris Rickleton.

Hodiaŭ 780 milionoj da homoj ne havas aliron al trinkakvo. La manko de ĉi tiu kara riĉfonto en Centra Azio ne nur metas homojn en la situacion de urĝa bezono kaj higiena danĝero; ĝi ankaŭ antaŭsignas la komencon de “akvomilitoj” — landlimaj bataletoj pri aliro al akvo, kiuj pligrandigas naturmediajn konfliktojn kaj donas al la regiono akrajn politikajn implikojn.

Kurambaev Almaz, 69-jaraĝa, vivas kun sia edzino pli ol 160 kilometrojn for de la plej proksima urbeto en la provinco Osh de Kirgizio. Almaz vojaĝas per azeno en la montojn por trovi trinkakvon. Foto farita de Fyodor Savintsev / Salt Images, 2008.

Almaz Kurambajev, 69-jaraĝa, loĝas kun sia edzino pli ol 160 kilometrojn for de la plej proksima urbeto en la provinco Oŝo en Kirgizio. Almaz vojaĝas per azeno en la montojn por trovi trinkakvon. Foto farita de Fyodor Savintsev / Salt Images, 2008. Kopirajto: Creative Time Reports, uzata kun permeso.

En 2030 preskaŭ duono de la loĝantaro de la mondo loĝos en lokoj kun “alta akvostreĉo”, laŭ la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo.

Centra Azio estas dividita en akvoriĉajn suprafluajn ŝtatojn kaj akvomankajn malsuprafluajn ŝtatojn. Taĝikio kaj Kirgizio estas du suprafluaj landoj kun la malplej forta ekonomio en la regiono. Oni povus kompreni, ke tiamaniere la naturo kompensas materian malriĉon per naturmedia abundo. Tamen, la ekvilibro de riĉfontoj en Centra Azio estas apenaŭ kontentiga. Nuntempe kelkaj kirgizaj leĝfarantoj konsideras la ideon malpliigi la fluon de akvo al la duonseka Uzbekio, la lando kun la plej grandaj loĝantaro kaj konstanta armeo en la regiono, post kiam Uzbekio malpliigis gasliveradon al la urbo Oŝo en la suda parto de Kirgizio en aprilo.

Vido de la vojo tra la montopasejo Kalmak-Ashu de Kirgizio, kiu situas pli ol tri mil metrojn super la marnivelo.

Vido al la vojo tra la montopasejo Kalmak-Aŝu en Kirgizio, situanta pli ol tri mil metrojn super la marnivelo. Foto farita de Fjodor Savincev / Salt Images, 2008. Kopirajto: Creative Time Reports, uzata kun permeso.

La decido de Uzbekio malpliigi gasliveradon al Oŝo povas origini en longdaŭra akvodisputo. Funkciuloj en Taŝkento, la ĉefurbo de Uzbekio, estas konsternitaj de la planoj de Kirgizio kaj Taĝikio konstrui gigantajn akvobaraĵojn por akvoenergia elektroproduktado supraflue de la riveroj Sirdarjo kaj Amudarjo.

 Familio trinkas akvon el tubo elstaranta el la montoj en la regiono Naryn de Kirgizio. Foto farita de Fyodor Savintsev / Salt Images, 2013.

Familio trinkas akvon el tubo elstaranta el la montoj en la regiono Narin en Kirgizio. Foto farita de Fjodor Savincev / Salt Images, 2013. Kopirajto: Creative Time Reports, uzata kun permeso.

Uzbekio dependas de ĉi tiuj akvofontoj por sia strategie gravega agrikultura sektoro, kaj timas, ke la akvobaraĵoj donos al la problemaj najbaroj la avantaĝon prokrasti la ellason de akvo. En 2012 la uzbeka prezidento Islom Karimov avertis, ke antaŭenigo de ĉi tiuj planoj sen konsidero pri malsuprafluaj landoj kiel Uzbekio kaj Kazaĥio povas konduki al vera milito.

La lago Issyk Kul estas la plej granda lago en Kirgizio kaj la deka plej granda lago en la mondo je akvovolumeno.

La lago Isik-Köl estas la plej granda lago en Kirgizio kaj la deka plej granda lago en la mondo laŭ akvovolumeno. Foto farita de Fjodor Savincev / Salt Images, 2012. Kopirajto: Creative Time Reports, uzata kun permeso.

Akvoproblemoj ne estas limigitaj al konfliktoj inter landoj en la regiono, sed etendiĝas al konfliktoj ene de landoj kaj inter komunumoj en ili. Akvoproblemoj ankaŭ okazas pro la disfalanta infrastrukturo el la soveta tempo. La supraflua Kirgizio, ekzemple, perdas trionon de sia akvo tra truoj en kadukiĝintaj irigaciaj retoj. Ĉi tio estas tre serioza problemo en kamparoj, kie abundo da akvo estas esenca por la kreskado de agrikulturaj plantoj.

Ŝafista knabo gardas bovaron, dum li staras sur arbostumpo ĉirkaŭ la lago Issyk Kul. Foto farita de Fyodor Savintsev / Salt Images, 2013.

Ŝafista knabo gardas bovaron, dum li staras sur arbostumpo ĉirkaŭ la lago Isik-Köl. Foto farita de Fjodor Savincev / Salt Images, 2013. Kopirajto: Creative Time Reports, uzata kun permeso.

Por ne sekmortigi plantojn, senesperaj kirgizaj vilaĝanoj starigis manfaritajn baraĵojn, kiuj deturnas la lokajn riverojn kaj havebligas al ili irigacion. Iliaj agoj kondukis al sekego en malsuprafluaj komunumoj. En lokoj kiel la regiono Batken en Kirgizio, en kiuj preskaŭ neniu povas konstati objektive, kie finiĝas Kirgizio kaj kie komenciĝas Taĝikio, perfortaj konfliktoj inter kirgizaj kaj taĝikaj vilaĝanoj pri irigacia akvo fariĝis banalaj okazaĵoj. Unu flanko akuzas la alian pri ŝtelado.

Ŝtonminejo plenigita de akvo el degelanta neĝo en la regiono Nookat de Kirgizio.

Ŝtonminejo plenigita de akvo el degelanta neĝo en la regiono Nookat en Kirgizio. Foto farita de Fjodor Savincev / Salt Images, 2012. Kopirajto: Creative Time Reports, uzata kun permeso.

Sed la akvoproblemo en Centra Azio estas nur unu faceto de pli granda krizo kun gravaj rezultoj por la tuta azia kontinento, laŭ kelkaj rusiaj sciencistoj, kiuj studas la sekvojn de la akvomanko.

Militistoj gardas la enirejon al la Akvobaraĵo de Kambaratinsk sur la rivero Naryn. La akvocentralo Kambar-Ati-1 ĉe la bazo de la baraĵo, financita ĉefe per rusa helpo je 2 miliardoj da dolaroj, havos la kapaciton de ĉirkaŭ 1900 megavatoj.

Militistoj gardas la enirejon al la Akvobaraĵo de Kambaratinsk sur la rivero Narin. La akvocentralo Kambar-Ati-1 ĉe la bazo de la baraĵo, financita ĉefe per rusia helpo je 2 miliardoj da dolaroj, havos la kapaciton je ĉirkaŭ 1 900 megavatoj. Foto farita de Fjodor Savincev / Salt Images, 2012. Kopirajto: Creative Time Reports, uzata kun permeso.

En Ĉinio, giganta loĝantaro kaj grandskala komerca agado metas grandegan premon sur la riverojn Ili kaj Irtiŝo, ambaŭ enfluantajn en Kazaĥion. El ili, la rivero Irtiŝo kunfluas en la riveron Obo en Rusio. Plua senakvigo de la baseno Obo-Irtiŝo kaŭzos neripareblan damaĝon al la tuta Azio, minacante vastajn fekundajn grundojn, endanĝerigante la fiŝadan industrion kaj severe difektante la rusian parton de la Arkta Oceano.

Depost la disfalo de Sovet-Unio, la irigacia sistemo en Kirgizio komencis kadukiĝi.

Depost la disfalo de Sovetunio, la irigacia sistemo en Kirgizio komencis kadukiĝi. Foto farita de Fjodor Savincev / Salt Images, 2012. Kopirajto: Creative Time Reports, uzata kun permeso.

La akvokonfliktoj en Centra Azio estas ofte rigardataj kiel lokaj bataletoj preskaŭ sensignifaj al la cetero de la mondo. Sed, dum la akvoniveloj en la regiono malpliiĝas ĉiujare, la angoro de senakveco instigos pli kaj pli da homoj konflikti. Punkto sen reveno por ĉi tiu soci-ekologia katastrofo alproksimiĝas. Estas gravege prilumi la situacion hodiaŭ, dum ankoraŭ restas tempo por anticipe malhelpi la disvastiĝon de la akvomankoj — kaj de la militoj, kiuj venos kun ili.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.