Arestita en Meksiko la plej serĉata homo en la mondo

[Ĉiuj ligiloj kondukas al anglalingvaj paĝoj, krom kiam alie notite.]

"El Chapo" Guzmán helikoptere transportita de la Federacia Polico en la 22a de februaro, 2014. Foto de Omar Franco Pérez Reyes, Kopirajto Demotix.

“El Chapo” Guzmán helikoptere transportita de la Federacia Polico la 22-an de februaro 2014. Foto de Omar Franco Pérez Reyes, kopirajto Demotix.

Ĉe la turisma marbordo de Mazatlán, en la subŝtato Sinaloa, nordokcidenta Meksiko, Joaquín Guzmán Loera [hispane], kromnomata “ El Chapo” [ĉapo], estis arestita pro la akuzo pri droga komercado, organizita krimado kaj pluraj murdoj.

Post la murdo de Usama bin Laden fare de la usona mararmea speciala trupo SEAL en majo 2011, “El Chapo” Guzmán fariĝis la plej serĉata homo en la mondo. Guzmán krome estis konsiderata unu el la plej potencaj homoj en la mondo laŭ la revuo Forbes, kiu identigis lin kun CEO (ĝenerala direktoro) de la Kartelo de Sinaloa.

Guzmán jam troviĝis en maksimume gardata malliberejo en Meksiko, en la subŝtato Jalisco; li tamen forkuris en misteraj cirkonstancoj en 2001 dum la administrado de la prezidanto Vicente Fox [esperante].

Associated Press estis la unua novaĵagentejo, kiu disvastigis la novaĵon pri la aresto per Tvitero (Twitter), la 22-an de februaro 2014,

LASTMINUTA NOVAĴO: Usona oficialulo: ‘Chapo’ Guzmán, estro de la Kartelo de Sinaloa, arestita de meksikaj kaj usonaj aŭtoritatuloj en Meksiko.

En Tvitero la novaĵo estis tiel komentita, ke kelkaj uzantoj eĉ ŝercis pri tio:

Mi ne sciis ke mi laboras por C.I.A. kun tiom da spertuloj de nacia sekureco! Temas pri la aresto de “El Chapo”.

La uzanto Pablo M. Aguilar pridubis la areston de “El Chapo” rilate al polemika publikaĵo de la revuo Time:

Kurioze, la aresto de “El Chapo” okazis du tagojn antaŭ la eldono de la revuo Time, en kiu aperis EPN [meksika prezidanto Enrique Peña Nieto] kun la slogano “Ni savu Meksikon”.

Aliflanke la uzanto Isaias Villa G. atentigis, ke oni devas pli profunde esplori tion, antaŭ ol diskuti pri la aresto:

Anstataŭ pridubi la areston de El Chapo, oni devas profunde esplori ĉiujn lian ligojn en Meksiko kaj Usono.

John M. Ackerman, konata kontraŭulo de la nuna registraro de Enrique Peña Nieto [esperante], esprimis sin pri la aresto de “El Chapo”:

El Chapo Guzmán estis la drogkomercisto dorlotita de Fox kaj Calderón. Kiu estos lia anstataŭanto dum la regado de Peña? Jen granda demokratia “alterno”.

La ĵurnalisto Ciro Gómez Leyva [hispane] skribis pri la ebla partopreno de la usona Administracio por Subpremado de Drogoj (DEA) en la aresto de Guzmán.

Nosotros, la DEA, atrapamos a El Chapo Guzmán junto con marinos mexicanos. Eso es al menos lo que podía leerse desde anoche en el New York Times, y que se acoplaría con la forma en que se fue conociendo la noticia el sábado.

Antes que cualquier funcionario, AP y el propio New York Times confirmaron, con todo y fotografía, la nota de la captura de El Chapo. ¿Quién les filtró menudo banquete? ¿El gobierno mexicano (por razones que podrían ser entendibles), o fue la DEA? La noticia oficial la dio el presidente Peña Nieto a las 13:43, con un retraso de casi tres horas respecto de los adelantos que salieron de Estados Unidos.

Ni (DEA) arestis “El Chapo” Guzmán kune kun meksikaj marinfantetianoj. Tio estas publikigita de New York Times pasintnokte, kaj tiel la novaĵo estis diskonigita en sabato.

Antaŭ iu ajn oficialulo, AP kaj New York Times konfirmis, kun akompana foto, la novaĵon pri la aresto de El Chapo. Kiu ellasis tian festaĵon? Ĉu la meksika registraro (pro kialoj facile kompreneblaj) aŭ eble DEA? La prezidanto Peña Nieto oficiale anoncis tion je 13:43, preskaŭ tri horojn post anonco de la novaĵo en Usono.

La aresto de Guzmán okazis dum perforto pli kaj pli intensiĝas en Michoacán (subŝtato regata de armitaj grupoj kontraŭajn al la Kartelo de Sinaloa), kaj multajn jarojn post la komenco de la “milito” kontraŭ la organizita krimado, kiu pereigis milojn da vivoj de meksikanoj.

Tiu ĉi estas la dua aresto de gravaj krimulaj gvidantoj dum la regado de Enrique Peña Nieto. La unua estis aresto de Elba Esther Gordillo, kromnomata “La Instruisto”, kiu okazis en februaro 2013.

 

Reviziita de Vastalto

1 komento

Partopreni en la konversacio

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.