Momento de la vero alvenos por la ekonomio de Porto-Riko

Porto-Riko aktuale travivas unu el la plej malbonaj ekonomiaj krizoj en sia historio. Ĝia publika ŝuldo superis 70 miliardojn da dolaroj en 2013, kvanton praktike nepageblan por la lando. La severeco de la problemo kaŭzis tion, ke oni fi-nomis ĝin “la Grekio de la Karibio” kelkfoje.

Je ĉi tiu kunteksto, Sergio Marxuach, Direktoro de Publika Politiko en la Centro por Nova Ekonomio (CNE), ne-partieca pensfabriko kiu traktas temojn rilatajn al la ekonomio de Porto-Riko, lastatempe verkis artikolon, unue publikigitan en la gazeto El Nuevo Día (La Nova Tago), en kiu li pripensas tion, kion renkontos Porto-Riko dum 2014:

Hemos visto cómo todo lo que parecía sólido en Puerto Rico —los bancos, la propiedad inmueble, la deuda gubernamental— se ha desvanecido en el aire, tal y como advirtiera Karl Marx en 1848. Esto no se debe a una situación coyuntural pasajera, o a que nuestros gobernantes no han sabido utilizar bien los poderes que supuestamente tienen. No. Esta crisis es mucho más profunda y va a requerir en este año que comienza que Puerto Rico tome decisiones de naturaleza moral y existencial.

Ni ĵus vidis kiel ĉiu aĵo kiu ŝajnis solida en Porto-Riko — la bankoj, la nemoveblaĵoj, kaj la ŝuldo registara — malaperis tute, precize kiel Karlo Markso avertis en 1848. Ĉi tio ne estas rezulto de momenta ekonomia situacio, aŭ de la nescio de niaj funkciuloj pri kiel uzi siajn povojn supozatajn. Ne. Ĉi tiu krizo estas multe pli profunda, kaj ĝi devigos Porto-Rikon fari kaj moralajn kaj ekzistecajn decidojn dum la venanta jaro.

La artikolo de Marxuach aperis ankaŭ en la retejo de la CNE kaj en la reta revuo 80 grados [es]. Ĝi estis kunhavigita larĝe per sociaj retejoj.

 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.