GV Face: 200 000 dominikanoj de haitia deveno senigitaj je civitaneco

La Dominika Konstitucia Tribunalo decidis forpreni civitanecon de ĉiuj naskitaj en la lando de enmigrintoj kun kontraŭleĝa statuso ekde 1929. Pro tio almenaŭ 200 000 dominikanoj de haitia deveno restas sen ŝtataneco [angle].

En ĉi-semajna GV Face, ni diskutas la decidon de la dominika tribunalo, kiu rigore difinis la civitanecon kun severaj konsekvencoj por miloj da homoj.

Nia administra redaktoro Solana Larsen alparolas:

—Pamela Martínez Achecar skribas pri la Dominika Respubliko en Tutmondaj Voĉoj. Ŝi rakontos al ni, kiel la situacio evoluas ĝis nun surloke kaj ankaŭ en sociaj komunikiloj.

 

Reviziita de Vastalto

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.