Japanio: Protestantoj, ĵurnalistoj laŭte kontraŭas leĝproponon pri ŝtataj sekretoj

Protesto kontraŭ la sekreteca leĝo de Japanio

[Filmeto] Bildo el la viva elsendo pri la protesto kontraŭ la leĝo pri protektado de sekretaj informoj la 21-an de novembro 2013. Manifestaciantoj ĥore kriis, “Ne al sekreteca leĝo, protektu la konstitucion.”

Miloj da homoj manifestaciis en parko Hibija [Hibiya] en Tokio, protestante kontraŭ leĝo, kiu severigas punojn pro liko de sekretaj informoj, kiuj povas endanĝerigi nacian sekurecon. La leĝpropono estas kritikata de homoj, kiuj timas, ke ĝi povas limigi liberecon de raportado kaj la rajton pri informiĝo.

Reprezentantoj de homrajtdefendaj grupoj, laboristaj sindikatoj, la Japana Komunista Partio, kaj koncernaj civitanoj kuniĝis en la protesto la 21-an de novembro. Laŭ la organizanto [japane] 7 000 homoj partoprenis en la marŝo por postuli la reprenon de la leĝpropono.

La leĝpropono povas enkonduki [angle] pli severajn punojn pro liko de ŝtataj sekretoj, kiuj rilatas al defendo, diplomatio, kontraŭterorismo kaj kontraŭspionado, sed ankoraŭ estas malklare, kiel la tiel nomata Leĝo pri Protektado de Sekretaj Informoj [esperante] difinos, kio estas “ŝtata sekreto”.

Antaŭtage de la manifestacio, grupo de ĵurnalistoj okazigis gazetaran konferencon en Tokio por publike kontraŭi la leĝproponon. Ĵurnalisto kaj kritikisto Tahara Sooiĉiroo parolis [japane] ĉe la konferenco:

私たちが普段やっている取材では、オフレコ取材、共謀、教唆などあたりまえ。この法律で“不当な取材”とされたら10年の懲役刑を喰らう。これでは報道は萎縮してしまう。これは危険きわまりない法律で、とんでもない

Por la laboro de ni, ĵurnalistoj, kutime nepras senregistra intervjuo, sekreta interligo, eniĝo ktp. Se la leĝo aplikiĝos, nia raportado povos esti konsiderata kiel “nejusta raportado” kaj ni alfrontos dekjaran malliberigon. Tio limigos ĵurnalistojn. Ĉi tiu leĝo estas senkompare danĝera kaj absolute absurda.

Ĵurnalistoj kritikas la leĝon por protektado de sekretaj informoj

[Filmeto] Ĵurnalistoj kritikas la leĝon pri protektado de sekretaj informoj ĉe gazetara konferenco okazigita en Tokio la 20-an de novembro 2013. Bildo kaptita de Labornet Japan

Ankaŭ Article 19, organizaĵo el Londono okupiĝanta pri libereco de esprimado kondamnas la leĝproponon [angle]:

ARTICLE 19 urĝigas la Japanan Nacian Parlamenton malakcepti la pridisputatan leĝproponon pri protektado de specialaj sekretoj. La leĝpropono malobservas internaciajn normojn pri libereco de esprimado kaj la rajto pri informiĝo.

En Interreto multaj uzantoj menciis la leĝproponon. Laŭ analizo de sociaj retoj, pli ol 370 000 pepoj en Twitter menciis la leĝproponon dum la semajno de la protesto. Uzantoj publikigis siajn mesaĝojn kun la etikedo “Detruu la Sekret-Protektan Leĝon”(#秘密保護法をブッ潰せ) por esprimi siajn sentojn kontraŭ la proponita leĝo.

Krom la danĝero, kiun la leĝpropono kaŭzas rilate aliron al informoj kaj liberecon je esprimado, kaŝnoma juristo konata kiel “K” atentigis en artikolo [japane] en Weekly Playboy, ke alilandaj spionoj povos esti ne submetitaj al la punoj pro liko de informo:

このままでは日本ばかりが外国の機密を守る義務が生じて、日本の機密は他国に奪われ放題という悲惨な状態に陥ってしまうと思います……

Mi pensas, ke, finfine, la leĝo devigos nur Japanion protekti sekretajn informojn indikitajn de aliaj landoj, dum ĝi lasos aliajn landojn forrabi ŝtatajn sekretojn de Japanio, kio estos terura situacio.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.