Malajzio: Kampanjo “Haltigu Lynas!” aktivas en Aŭstralio

Agado por haltigi minadon de Lynas en Malajzio jam komenciĝis antaŭ kelkaj jaroj. Bedaŭrinde la registaro de Malajzio ŝajnas ne konsideri serioze sanproblemojn de la loĝantaro en Kuantano, kie fabriko de Lynas estas konstruata por produkti maloftan teron (aŭ raran teron).

Kvankam multaj loĝantoj manifestaciis plurfoje kaj eĉ marŝis 300 km [angle] por bari la konstruon de la fabriko, ili ne povis gajni juĝan decidon por haltigi ĝin.

Nun Wong Tack, la prezidanto de la Verda Asembleo [angle kaj ĉine] kaj la Movado “Haltigu Lynas”, ekiris alian vojon, li kaj lia teamo flugis al Aŭstralio por protesti la konstruatan fabrikon. La teamo tendumas antaŭ la ĉefa oficejo de Lynas en Sidnejo, Aŭstralio.

La foto estas prenita el fejsbuka paĝo de WONG Tack.

La kompanio Lynas havos la kunsidon de la akciuloj la 29-an de novembro ĉi-jare. La teamo de Haltigu Lynas volas montri al la akciuloj, kiel la malofta tero povas detrui la homojn.

Malofta tero estas aĵo delonge konata al la malajzianoj, ĉar japana kompanio jam konstruis tian fabrikon en la 1980-aj jaroj. Ĝia venena efiko kaŭzis morton [angle] de kelkaj loĝantoj en Bukit Merah (Ruĝa Monto), Perako, kie la fabriko funkciis.

Policanoj pridemandas WONG Tack. La foto estas prenita el fejsbuka paĝo de WONG Tack.

Malajzianoj loĝantaj en Sidnejo portis manĝaĵojn al la teamo.

La foto estas prenita el la oficala paĝo de Verda Asembleo.

James, unu el la akciuloj, diris, ke se la agado de Lynas minacas vivojn de la loĝantoj en Malajzio, li subtenas fermon de la fabriko, kvankam li havas familion, kiu bezonas monon por vivteni sin.

La foto estas prenita el Fejsbuk-paĝo de Wong Tack.

Green Left TV intervjuis la teamon pri kialo de la protesto kontraŭ Lynas en Aŭstralio.

 

Reviziita de Vastalto

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.