Morgaŭ eble estos vi: genro, rasismo kaj humurlimoj en Brazilo

Ŝercoj kaj ofendaj komentoj de Danilo Gentili denove elstaras en la novaĵoj, levante debatojn pri humurlimoj en Brazilo. En multaj siaj programoj, li pasigis plurajn minutojn mokante virinojn, donantajn patrinan lakton. Ĝis tiam, Michele Rafaela Maximiliano kutimis doni pli ol 300 litrojn de lakto tage al malsanulejoj de Pernambuko.

Kiel komentas Giovanna Balogh, el blogo Maternar:

La humuristo serĉis ŝian foton senrajte en nacia reto. Li eĉ komparis ŝin al la pornaktoro Kid Bengala: Rilate laktdonacon, ŝi preskaŭ gravas same kiel Kid Bengala.”

Tiuj ŝercoj kaŭzis pli ol kelkajn ridadojn. Post kiam kelkaj el ŝiaj kunloĝantoj eknomis ŝin “Bovino de Gentili”, ŝi diris ke ŝi ne plu donos lakton, ĉar ŝi sentas sin humiligita.

La efikoj de la ŝerco estis ruinigaj por Michele.

Li diris terurajn aferojn pri mi, kaj mi nur volis kuraĝigi aliajn patrinojn doni lakton, diris Michele. Ĉiam kiam mi iris laŭ la stratoj, oni diris: Vidu la bovinon de Danilo Gentili! Mi havis multe da sendormaj noktoj kaj unu el miaj mamoj sekigis”.

La donacanto procesis kontraŭ Danilo kaj televidstacio kie li laboras, kaj la video estis forviŝita.

La limoj de humuro

Danilo Gentili no documentário "O Riso dos Outros". Screenshot partilhado no blog Limpinho & Cheiroso.

Kelkaj personoj protektis la humuriston, ĉar ili opinias ke la decido forigi la videon el la reto minacas la liberecon de esprimado:

Danilo Gentili fariĝis celo de la “patrolo” pro nur unu ŝerco. Ne aliĝu al la patrolo: hodiaŭ estas Gentili. Morgaŭ eble estos vi.

Ĵurnalisto Kiko Nogueira, el Diário do Centro do Mundo, memorigas la diferencon inter la “politika korekteco” uzata de multe da humuristoj en Usono, kiel ilo por pridubigi antaŭjuĝon kaj strukturojn de socia superregado. En Brazilo, humuristaĉoj kiel Danilo Gentili elektas personojn, kiu jam estas celoj de socia diskriminacio, substrekante tiun diskrimacion per humuro, kiun li nomas stulteco:

Personoj kiel Andrew Dice Clay, George Carlin, Lenny Bruce, inter aliaj, estas eksponantoj de tiu tipo de komedio. Ankaŭ Eddie Murphy. […] Murphy mokis pri nigruloj, kiel Chris Rock. Unu diferenco: ili mem estas nigruloj. Alia diferenco: ili estas inteligentaj kaj amuzaj. […]. Kion faras Gentili estas tute malsama afero. Unu el la eblaj nomoj estas malkuraĝo.

Tiuj debatoj tre ofte okazas en Brazilo, ĉar komediaj programoj donas pli kaj pli da spaco al ofenda enhavo, kies celoj estas grupoj socie diskriminaciataj, kiel nigruloj, virinoj kaj GLAT (gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj)

Ĉe la blogo Vira Babilado, Alex Castro skribis Malferman leteron al humuristoj de Brazilo, kiu kaŭzis grandan sensacion, por trakti la limojn de humuro, kaj ĝian rolon en la socia kunteksto. En fragmento de la letero, li skribas:

Tre malfacilas moki sen tiuj stereotipoj kiuj konfirmas kaj plifortigas la murdistajn kulturojn en nia lando: homofobio, masklismo, rasismo, ktp.

Ĉu vi scipovas fari tion? Ĉu vi povas samtempe esti amuzaj kaj ne esti komplicoj de la murdoj de virinoj, nigruloj kaj gejoj?

Mi scias ke tio ne facilas. Se tio facilus, mi ne petus. Se tio facilus, mi ne proponus tiun defion.

Sed tio bedaŭrinde necesas.

Ĉar la germanaj humuristoj kiu faris ŝercojn pri judoj en 1935 ne estas senkulpaj pri Auschwitz.

Gentili kaj rasismo

Ankaŭ la nigruloj estis celo de Danilo Gentili, tiufoje en komento de Twitter, en kiu li proponas “bananojn” al nigra uzanto. Li poste forviŝis la rasisman afiŝon.

Mariana Armellini no documentário "O Riso dos Outros". Screenshot partilhado no blog Lançamento de Filme

“Nomi nigrulon simio ne estas, kaj neniam estis amuza”. (Marianna Armellini)

En la afiŝo “Certeco pri Senpuneco”, la aŭtorino Juliana Gonçalves raportas:

La redaktoro Thiago Ribeiro, 29-jara, ne plu eltenis la atakojn de Danilo Gentili kontraŭ la nigrula komunumo, do li redaktis kaj afiŝis videon, en kiu li montras la rasisman enhavon transdonitan de la “ŝercoj” de humuristo de la televidstacio Bandeirantes.

La video estis forviŝita pro peto de Gentili, kiu pledis pri misuzo de la bildo.

La konflikto ne finiĝis tiam. La sekvantoj de Gentili ankaŭ atakis Thiago Ribeiro (@Lasombraribeiro) per rasismaj mesaĝoj kiel: “Mi donos kelkajn bananojn al @Lasombraribeiro por ke li estu kvieta.”, el profilo de @BiahNunes_; “(Sic) ONI VIPU LIN BV.”, skribita de @jaqporra kaj “Li eĉ ne estas nigra, ĉar li havas Twitter-n kaj scias kiel tajpi” de @RaquelRangel0.”

La rektaj efikoj de ĉi tiu speco de humuro estas tiel evidenta, ke la aserto de Flavio Morgenstern citita supre: “morgaŭ eble estos vi”, bone povus referenci al viktimoj de ofenda humuro.

Laŭ Lays Moreira, en artikolo verkita en kunlaboro kun Henrique Marques-Samyn, intruisto de Ŝtata Universitato de Rio:

Oni ne povas mezuri la damaĝon, kiun kaŭzis la “humuristo”, eĉ se Michele ricevas la kompenson, kiun nun ŝi postulas. Ĉar liaj agoj, lia senrespondeco pri la uzo de kion li nomas “humuro”, trafis vivojn, plifortigis subpremajn stereotipojn, kaj kontraŭlaboris empation kaj homan solidarecon. Multe da malbono kaŭzata de tio, kio devus esti nura “ŝerco”

La filmo “La rido de aliaj” pritraktas tiun temon. Ĝi havas intervjuojn kun la humuristoj Danilo Gentili kaj Rafinha Bastos, la karikaturisto Laerte kaj kongresano Jean Wyllys.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.