“Mi estas germana stratvendisto en Dakaro”

Esti strata vendisto estas ne facila laboro, precipe en Senegalo. Tamen tio estas la elekto kiun Sebastian Prothmann el Germanio faris, post kiam li venis en Dakaro, Senegalo antaŭ kelkaj monatoj. La sekva filmeto montras Prothmann ĉe lia laboro [fr]:

Prothmann klarigas en intervjuo por la blogo Dakaroiseries, kiel li venis al tiu nekutima laboro [fr] en la okcidentafrika lando:

Au début de mon séjour j’ai rencontré un jeune homme qui a lors de notre premier contact manifesté son désir ardent de quitter le Sénégal. J’étais curieux de comprendre son ‘’monde vécu’’ pour aboutir à des interprétations socio-culturelles sur  son envie  d’émigrer. Il était marchand ambulant. Donc, un jour je lui ai demandé si je pouvais l’accompagner dans sa routine quotidienne. Ce qu’il a accepté. Il m’a donc fait faire un premier tour, soi-disant pour mon apprentissage.  Il en  était réjoui, car on a fait de bons bénéfices [..] Avec cet engagement, j’ai eu plus des prises de conscience dans le secteur informel, communément appelé aussi « Dóor waar », qui joue un rôle fondamental pour la jeunesse sénégalaise. [..] j’étais souvent confronté à une incrédulité frappante quant à mes origines. La plupart des personnes n’ont pas cru qu’un homme blanc peut s’investir dans un tel travail. Plusieurs fois j’étais aussi confronté à une confiance plus élaboré á mon égard. Il y avait des considérations selon lesquels moi en tant que Blanc devait vendre des produits de bonne qualité.

En la komenco de mia restado (en Senegalo), mi renkontis junan viron, kiu en nia unua renkonto esprimis sian sopiron forlasi Senegalon. Mi volis kompreni kial li volis elmigri, kaj kia la ĉiutaga vivo estas, tiel, mi povus kompreni la socikulturajn signifojn de lia deziro elmigri. Li estis kolportisto. Do unutage mi demandis, ĉu mi povus akompani lin en lia ĉiutaga rutino, kion li akceptis. Poste li petis min labori unu fojon kiel vendisto, supozeble por mia ekzerco. Li ĝojis ĉar li riceivs bonajn profitojn […] Kun tiu nova laboro mi ekhavis pli bonan komprenon pri la neformala sektoro ĉi tie, komune konata kiel “door waar” kiu ludas fundamentan rolon en la vivo de senegala junularo. […] Mi estis ofte alfrontita kun nekredemo kiam temis pri mia origino. La plej multaj homoj ne kredis ke blankulo povas engaĝiĝi en tia laboro ĉi tie. Plurfoje mi ankaŭ ricevis pli da fido pri miaj produktoj ol la aliaj strataj vendistoj. Tie estis reganta linio de pensado, kiu sugestis ke blankulo devas vendi bonkvalitajn produktojn.

 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.