Italio: Ekonomia kaj demografia situacio: de malbone al pli malbone

https://encrypted-tbn2.gstatic.com/images?q=tbn:ANd9GcS3eNDm_8lD6FWKdcCUxAPYzkoRCyxLqIvd7OPzCH1IWEneu3r2

Aĉetkorbo de italoj fariĝas malplena.
Bildo: Shutterstock

Dum la tragedioj [itale, same kiel ĉiuj sekvaj ligoj] ripetiĝas en la tiel nomata “Mare nostrum” (Nia maro) apud la bordoj de Lampedusa, kaj okupas la titolojn de la tradiciaj komunikiloj kaj de la sociaj retoj, italoj estas trafataj de ekonomia krizo kiu ne tendencas al solviĝo, la nombro de la malriĉuloj plu kreskas, kaj elmigro de la plej produktivaj fortoj pliiĝas.

En la dua duono de oktobro, la dosiero pri “la novaj malriĉuloj de la Bela Lando. La italoj kiuj helpas”, prezentita de la asocio de la rektaj kultivantoj ĉe la Internacia Forumo de Agrikulturo kaj Nutrado en Cernobbio, spegulas maltrankviligan situacion pri malsato en Italio.
En la blogo “articolotre.com” Gea Ceccarelli diras:

Laŭ la asocio, la italoj malriĉaj kiuj ricevis tra la kanaloj de neprofitcelaj asocioj pakaĵojn da nutraĵoj aŭ senpagajn manĝojn nombras preskaŭ 4,1 milionoj. Pli ol 303 000 el ĉi novaj malriĉuloj povis profiti je manĝoservoj, dum 3 764 765, hontante, preferis ricevi pakaĵojn hejme.

Aliflanke, retejo ilsostenibile.it prezentas detalojn pri la sociaj kategorioj pli multe trafataj:

Krom 579 000 pli ol 60-jaruloj (pliiĝo je 14% kompare kun 2012) en Italio estas 428 587 infanoj malpli ol 5-jaraj, kiuj en 2013 bezonis helpon nur por trinki lakton aŭ manĝi, kun rekorda kresko je 13% kompare al la antaŭa jaro; sed kreskas je procento pli granda ol la averaĝo la nombro de maljunuloj, 578 583 super 65 jaroj (+14% kompare al 2012) kiuj devis peti pri nutraĵa helpo.

Trafitaj de la krizo, la italaj familioj ŝparas je ĉio, aŭ devas rezigni pri la esencaj bezonoj. Retejo riverflash.it raportas:

Ses italoj el dek tranĉis la elspezojn por nutrado, atinginte la plej malaltan nivelon en la lastaj dudek jaroj. En 2013 la kolapso progresis kun la italaj familioj kiuj tranĉis la aĉetojn de nutraĵoj, de la ekstra-virga oleo (-9%) al fiŝaĵo (-13%), de pastaĵo (-9%) de lakto (-8%), de la kamparaj legomoj kaj fruktoj (-3%) ĝis viando, surbaze de la datenoj Ismea-Gfk Eurisko rilataj al la unuaj ok monatoj de la jaro, kio rezultigas entute tranĉon de 4% en la elspezo por nutraĵoj de la italaj familioj.

Kvankam kelkaj politikistoj daŭre ripetas, ke la restarto estas proksima, oni vidas malboniĝon. La retejo termometropolitico.it mencias alarmajn nombrojn ilustrantajn la komplikecon de la labora situacio:

La okupitoj estas proksimume 22 349 000, kun malpliiĝo de 80 000 kompare kun la antaŭa monato kaj 490 000 kompare kun la antaŭa jaro; tiel la okupiteco falis ĝis 55,4%. La eŭropaj celoj por 2020 estas, male, 67%. La senlaboruloj, substrekas la Nacia Instituto pri Esploro, multiĝis ĝis proksimume 3 194 000. Sekve, la procento de neaktivuloj (inter 15 kaj 64 jaroj) estas 36,4%, kun kresko kompare al la antaŭa monato kaj al la antaŭa jaro.

Consumerismo, reta ĵurnalo proksima al Codacons, la Kunordiga Asocio de la Konsumantoj por la defendo de la medio kaj de la rajtoj de la uzantoj kaj konsumantoj, skribas:

La procento de senlaboreco estas ĉ. 12,5%, kresko je 0,1 procentoj kompare al la antaŭa monato kaj 1,6 en la antaŭaj dek du monatoj.

slogano de Codacons, prenita de Codacons.it

“Ne englutu la bufon!” [=Ne adaptiĝu al malplaĉaj cirkonstancoj] slogano de Codacons, prenita de Codacons.it

La senlaboruloj inter 15 kaj 24 jaroj estas 654 000. La procento de senlaboruloj de la aĝo 15-24 jaroj je la tuta populacio de ĉi tiu aĝo estas 10,9%, malkresko je du procentaj poentoj kompare al aŭgusto, sed kresko je 0,6 poentoj al jara bazo. La procento de senokupiteco en la aĝo 15-24 jaroj, t.e. la parto de la okupitoj el la tuto de la okupitoj aŭ serĉantaj okupon estas 40,4%, kresko je 0,2 poentoj procentaj kompare al la antaŭa monato kaj je 4,4 poentoj kompare al la tendenco. La nombro de neaktivuloj inter 15 kaj 64 jaroj kreskas je 0,5% kompare al la antaŭa monato (+71 000), sed restas entute stabila kompare al dek du monatoj antaŭe. La procento de neaktiveco estas 36,4, kreske je 0,2 poentoj procentaj laŭ konjunkturaj parametroj kaj 0,1 sur jara bazo.

Ankaŭ la diferenco pri la genro estas rimarkinda kaj la inoj estas eĉ pli malavantaĝataj. Retejo romasette.it raportas:

Se oni konsideras la diferencon de genro, la vira procento de okupiteco, 64,4, malkreskas je 0,1 % kompare al la antaŭa monato kaj 1,7 % laŭ jara bazo. Tiu ina, je 46,5%, malpliiĝas je 0,3 laŭ konjunkturaj parametroj kaj  0,7 procentoj kompare al dek du monatoj antaŭe. La procento de vira senokupiteco, male, restas senŝanĝa ĉe 12 kompare al la antaŭa monato kaj kreskas je 1,8 poentoj en la monatdekduo; tiu ina, ĉe 13,2%, kreskas  je 0,3 poentoj kompare al la antaŭa monato kaj 1,3 sur jara bazo.

http://2.bp.blogspot.com/_H-epOMi850o/TOuJurn3U9I/AAAAAAAAAM4/zxZEguCy3cw/s320/altan-crisi-e-stabilita.jpg

“Ĉi tiu krizo daŭros jarojn.” “Fine iom da stabileco.” Satira karikaturo de la artisto Altan.

 

Se oni analizas la datenojn de la Statistika Instituto aperintajn komence de oktobro, laŭ kiuj, en la unuaj ses monatoj de 2013 la aĉetpovo de la familioj montris malkreskon je 1,7% kompare al la sama periodo de 2012, en retejo consumerismo.it oni konkludas:

Esprimite per numeroj – kalkulas Codacons — estus kvazaŭ familio el tri personoj, dum nuraj ses monatoj, estus perdinta 594 eŭrojn (489€ familio el du personoj, 654€ familio el kvar), bato same nevidebla kaj katastrofa.
Se oni aldonas la datenon sciigitan antaŭ malmulte da tagoj fare de la Statistika Instituto, rilatan al 2012, kun perdo de la aĉetpovo je 4,7%, la bato estas kruela kaj havas dramajn konturojn. Dum unu jaro kaj duono estas kvazaŭ tripersona familio estus paginta nevideblan imposton de 2 236 eŭroj!!!

Kun la kresko de malriĉeco multiĝas ankaŭ la solidarecaj iniciatoj. La retejo fanpage.it informas:

… En 2013 oni nombras 15 067 periferiajn strukturojn (manĝejojn kaj distribuajn centrojn) mastrumatajn de 242 karitataj centroj, kiuj referencas al 7 organizaĵoj (Itala Ruĝa Kruco, Itala Caritas, Fondaĵo pri Nutraĵa Banko, Banko de la Karitataj Agadoj, Asocio “Ĉiam kune por la paco”, Komunumo de S. Egidio, Asocio de Nutraĵa Banko Roma) oficiale agnoskitaj de la Agentejo por la Disdonoj en Agrikulturo (Agea) kiu okupiĝas pri la distribuado de la helpoj. Koncerne la tipon de la nutraĵa helpo ofertata – konkludas la Asocio de la Rektaj Kulturistoj – fromaĝoj estas ĉ. 28% laŭ valoro, sekvataj de pastaĵo kaj pastaĵo por infanoj kaj maljunuloj, kiuj reprezentas 18% de la kosto, de lakto kun 14%, de biskvitoj (12%), sunflora oleo (6%), tomatpulpo (4%) kaj plue, legomoj, konfitaĵoj kaj faruno.

Komentante la lastajn datenojn de la Statistika Instituto pri la situacio de okupiteco, la retejo termometropolitico.it asertas:

Malpli ol du junuloj el dek laboras, eĉ se oni devas konsideri ene de ĉi tiu dateno la malpliaĝulojn kaj sekve la studentojn. Fakte, la plej maltrankviliga dateno estas la junula senokupiteco, tio estas la procento de senlaboruloj sur la totala sumo de la okupitoj aŭ serĉantoj de okupo, kiu en septembro atingis 40,4, kresko je 0,2% kompare al aŭgusto kaj je 4,4% kompare al la jaro.

Ankaŭ en Twitter la problemo estas multe sentata:

Ses milionoj sen #laboro, duono el ili eĉ ne serĉas ĝin plu. Kaj super ĉio junuloj estas senkuraĝigitaj. #krizo #senlaboreco

Junuloj ne havas esperon por la estonteco, sed la forton por daŭrigi, la aĝogrupo 40/60 pagas por la krizo. #sinmortigo #krizo

 La tuja konsekvenco de ĉi tiu katastrofa situacio, krom la junulara senokupiteco (alveninta al la nivelo de 1977, do pli ol 40%) estas la kresko de elmigrado eksterlanden.

Bildo: Cerbo fuĝas el Italio. Fonto Il nazionale.

Pli ol 400 000 italaj magistroj aŭ doktoriĝontoj forkuris el Italio, kaj 59% de la gejunuloj restintaj volus iri eksterlanden pro manko de perspektivoj pri okupiteco en Italio.

Alia komplikaĵo estos en la itala demografia estonteco: en 2030, post 16 jaroj, la loĝantoj kun aĝo pli alta ol 65 jaroj estos pli multaj ol la generacioj pli aktivaj. Eĉ la alfluo de eksterlandaj enmigrantoj ne povos kompensi la mankon de fuĝantaj cerboj; la multaj freŝaj alvenoj estas ŝuldataj al aparta situacio en la Afrika Korno kaj en la arabaj landoj, sed la fenomeno estis jam reduktiĝanta; la nova celo estas landoj pli dinamikaj, ne Italujo de senokupiteco kaj krizo.

1 komento

  • leslie_toth

    Ne estas mirinde, ke en EU kreskas nombro de maldungitoj, cxar pro automata produktado grave malkreskas nombro de dungitaj laborfortoj. Cxiu kompanio klopodas produkti laueble sen, au kun nur malmultaj laborfortoj, dume grave kreskas nombro de tiuj, kiuj ne plu havas salajron, do ne povas acxeti varojn.
    temas pri duobla efiko de troa-produktado: 1) pro tio, cxar oni ne bezonas pli novajn varojn (tiuj malnovaj ankorau ja konvenas); 2) cxar nombro de acxet-kapablaj homoj grave malkreskas, dume kompanioj apenau laborigas homojn.

Partopreni en la konversacio

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.