Ĉina urbo invitas retuzantojn korekti fuŝajn anglajn ŝildojn

Entajpu la terminon Chinglish (neologismo, kiu indikas anglalingvajn frazojn kunmetitajn konforme al la gramatiko de la ĉina lingvo) en iun ajn bildserĉilon,  kaj vi malkovros paĝon post paĝo publikajn ŝildojn en Ĉinujo, kiuj estis mallerte tradukitaj en la anglan.

“Chinese language blog [Blogo pri la ĉina lingvo]”, en artikolo titolita “20 ridigaj fuŝanglaj ŝildoj”, asertas [angle], ke Chinglish estas la rezulto de maŝina tradukado, kiu paŭse imitas ĉinlingvan originalon:

An example of Chinglish from Wikipedia. The original meaning is when there are thunderstorms / please do not climb the mountain. But the Chinglish sign says "Lighting-prone area/ Please do not climbing."

Ekzemplo de Chinglish plukita el Vikipedio. La originala signifo estas “kiam estas fulmotondro / bonvolu ne grimpi la monton.” Sed la angla traduko estas “Lighting-prone area/ Please do not climbing. [Fulmo-inklina areo / Bonvolu ne grimpanta.]” 

Se oni tradukas rekte el la ĉina en la anglan, la rezulto estas frazoj, kiaj “I very like play basketball” (我很喜欢打篮球 – wǒ hěn xǐ huan dǎ lán qiú) aŭ “I with my friend together have dinner” (我跟我的朋友一起吃晚饭 – wǒ gēn wǒ de péng yǒu yī qǐ chī wǎn fàn). Alifoje, malbonaj tradukoj ŝuldiĝas al la kunmetaĵoj uzataj en la ĉina lingvo por indiki fremdajn konceptojn. Tial miaj lernantoj foje demandas min pri “Christmas old man” [Kristnaska Maljunulo] (圣诞老人 – shèng dàn lǎo rén – Avo Frosto) kaj la “fire chicken” [Fajra Kokino] (火鸡 – huǒ jī – meleagro).

En la pasinteco, pluraj kampanjoj en grandaj urboj celis atentigi la publikon pri ĝuste tiaj mistradukoj antaŭ gravaj eventoj, kiel la Olimpiaj Ludoj [angle] en Pekino en la jaro 2008 kaj la Monda Ekspozicio [angle] en Ŝanhajo en 2009. Tamen, la kampanjoj montriĝis ne tre efikaj.

Sed en unu ĉina urbo, oni ankoraŭ ne rezignis pri la ideo. La loĝantoj de Ŝenĵeno elpensis planon por forigi fuŝajn tradukojn invitante retuzantojn [angle] foti ofendajn ŝildojn kaj afiŝi bildojn en Weibo kaj Wechat (du furoraj tujmesaĝaj servoj fonditaj en Ĉinujo), per la etikedo @Shenzhen kampanjo E (@ 深圳 E 行动).

Loka televidkanalo raportas [ĉine], ke ĉiujare pli ol 7,8 milionoj da fremdaj turistoj vizitas Ŝenĵenon, el kiuj proksimume unu miliono restas en la urbo dum pli ol ses monatoj.  Ĉirkaŭ 20 000 eksterlandanoj jam akiris longrestadan vizon kaj ekloĝis en la urbo. Prepare al la disvolviĝo de la estonta, modernserva kunlabora zono en Qianhai, la urbo [angle] esperas allogi pli da ekterlandanoj per siaj novaj reguloj, kiuj promesas nedevigajn impostojn, pli da laboreblecoj, kaj altkvalitan vivmedion.

La kampanjon lanĉis [angle] la Oficejo pri Fremdaj Aferoj de Ŝenĵeno,  la 26-an de septembro 2013, kaj ĝi daŭros du monatojn. La iniciatintoj petas partoprenantojn sendi fotojn al la kampajna oficejo per retpoŝto, Weibo, aŭ Wechat kune kun la aktuala pozicio de la ŝildo, klarigo pri eventualaj eraroj, kaj siaj kontaktinformoj. Premiitoj ricevos atestilon, dulingvan vortaron (ĉinan-anglan), kaj senpagan kurson pri la angla lingvo.

Malgraŭ tio, ke la kampanjo estis vaste raportita de lokaj ĵurnaloj kaj televidkanaloj, kaj oni afiŝis reklamojn por la kampanjo en diversaj lernejoj [ĉine], ĉinaj retuzantoj ĝis nun reagintaj per Weibo ne ŝajnas aparte entuziasmaj pri ĝi. Fakte, la plej ofte repepata mesaĝo pri la detaloj de “Kampanjo E”  tute ne havas komentojn.

 

Reviziita de Benjamin Irwin

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.