Informografikaĵo: Malsukcesa eduksistemo de Pakistano

69% de virinoj kaj 50% de viroj en Pakistano ne scias legi aŭ skribi laŭ Alif Ailaan [angle] (A por anonco), alianco por eduka reformo gvidanta komunikadan kampanjon en la lando.

Nur 67 procentoj de pakistanaj knabinoj kaj 81 procentoj de knaboj frekventas bazlernejon laŭ la Unuiĝintaj Nacioj [angle]. En mezgrada edukado nombro de pakistanaj lernantoj falas ĝis 38 procentoj por knaboj kaj 29 procentoj por knabinoj.

La aktivuloj de eduka kampanjo en Pakistano kredas, ke Talibano kaj radikalismo ne estas la sola kialo de la manko de bona publika eduksistemo en la lando. Ili opinias, ke Pakistano devas elspezi pli por edukado kaj deklari edukan krizon.

En la landa buĝeto 2013-2014 [pdf, angle] , Pakistano donas 54 procentojn por defendo kaj repago de pruntoj, sed nur 2 procentojn por edukado.

Pakistan ED2-full

Ĉi tiu informografikaĵo estis origine pretigita kaj eldonita de Al Jazeera kaj estis rearanĝita por afiŝi en Facebook [Fejsbuko] fare de Ilm Ideas.

Reviziita de Vastalto

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.