La postvivintoj de la tajfuno en la Filipinoj demandas: kie estas nia registaro?

Resident of eastern Samar have set up temporary shelters after the storm. Image from Plan Philippines

Loĝantoj de Orienta Samar starigis provizorajn ŝirmejojn post la ŝtormo. Bildo de Plan Phillipines

 Ses tagoj pasis ekde la granda tajfuno Haiyan (Yolanda) atingis la centran parton de la Filipinoj, sed helpo ankoraŭ ne estis donita al multaj postvivintoj. Multaj kadavroj ankoraŭ kuŝas en la stratoj, rifuĝintoj krias por manĝo, kaj helpo ne atingas aliajn malproksimajn insulojn en Visayas.

Haiyan kaŭzis grandan cunamon, kiu tuj mortigis milojn da homoj. La provincoj Leyte kaj Samar estas inter la plej trafitaj areoj, multaj vilaĝoj dezertiĝis. Laŭ la lasta oficiala informo, pli ol 2000 mortis, sed la nombro de viktimoj eble estas multe pli granda, ĉar multaj kadavroj ankoraŭ ne estis trovitaj.

La frustriĝo pri la ŝajne malrapida respondo de la registaro estas reflektita en sociaj retoj:
— anjell_27 (@anjell_27) November 13, 2013

Helpo kaj subteno venas de ordinaraj homoj. Kaj mi demandas: kie estas la politikistoj? Kie estas nia registaro?

— JR Pantino (@guillmo) November 13, 2013

5 tagojn post detruo, kie estas nia registaro? @govph Your training is done Pnoy, time for you to speed things up! #shame #yolandaph

— Marlon Ramos (@iammarlonramos) November 13, 2013

Bedaŭrinde, 6 tagojn post #YolandaPH, ni ne sentas iun helpon de la registaro. Kadavroj estas ankoraŭ en la stratoj, atendante iun kiu prenu ilin.

— Nina Belgica (@ninavbelgica) November 13, 2013

Tutmondaj amaskomunikiloj prezentas nian registaran mankon de agado por la Yolanda viktimoj. Kien iris la prezidanta buĝeto? Hmmm?

— Anton Recto (@IamAntonRecto) November 13, 2013

Kie estas mono por la viktimoj de la tajfuno? Ĉu en la poŝoj de politikistoj? Mi perdas fidon je la homaro.

Helpo venas de la tuta mondo, sed ĝi ne estas sistema por fari efikan disdonon de la donacoj:

— Zen Hernandez (@zenhernandez) November 13, 2013

Ni havas multe da donacoj, sed mutaj viktimoj ankoraŭ malsatas aŭ suferas malvarmon. Mi esperas ke @govph agu laŭeble plej BALDAŬ!!! #YolandaDay6

— Tudla Productions (@tudlaprod) November 13, 2013

Terure, ne estas videbla agado por helpi.  Neniuj grandaj aŭ sistemaj klopodoj por helpo.

Tacloban estas perceptata kiel la ‘komenca punkto’ de la katastrofo, sed aliaj insuloj estis ankaŭ ruinigitaj. La situacio tie ne estis adekvate raportita. Ayi Hernández vizitis provincon Capiz kaj konigis siajn observojn:

Domoj faritaj el malpezaj materialoj estis dispremitaj aŭ estis forte damaĝitaj. Domoj faritaj el betono postvivis la baton, sed perdis la tegmentojn parte aŭ komplete. La damaĝoj estis iom perturbaj kiam ni eniris en la komunumon de Ivisan.

Iuj familioj starigis tendojn en la ŝoseo kaj eble ĉar la plimulto de la domoj estis faritaj el malpezaj materialoj, la bildo estis ŝoka.

Kun ĉi tiu speco de detruo, kio plej surprizis nin estis manko de helpo en tiuj komunumoj. Ne ekzistas helpo ĉi tie.

Malsupre, kelkaj bildoj en Samar, provinco kiu estis unue atingita de la tajfuno:

— Plan Philippines (@PlanPhilippines) November 11, 2013

ambulancoEĉ ambulanco spertis la koleron de #Haiyan #YolandaPH en Hernani, Samar @CarinAtPlan @PlanPhilippines pic.twitter.com/8csmSTcxsQ

— Plan Philippines (@PlanPhilippines) November 11, 2013

aŭtoj
Tri aŭtoj frakasitaj apud la vojo pro #Haiyan #YolandaPH en Samar @PlanPhilippines @CarinAtPlan pic.twitter.com/ZAYXSabA4p

Filipinanoj dankas la helpon donitan de multaj landoj.

Image from Facebook of Jeffrey Cruz

Image from Facebook of Jeffrey Cruz

Ruffy Biazon, registara oficisto, skribas kion li pensas oni faru frue:

Kvankam la helpaj operacoj estas daŭraj kaj bezonas ĉies kunlaboron, devus esti iu kiu rigardos, kio okazis kaj studos kio estis malbona, kio devas esti farita. Tio devas esti farita en nacia nivelo kaj plej grave, en loka nivelo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.