Japanio: Ĵurnalistoj timas leĝprojekton pri protektado de sekretaj informoj

La kabineto de la japana ĉefministro ABE Shinzo aprobis leĝproponon [japane] la 25-an de oktobro 2013, por doni pli severajn punojn al ŝtatfunkciuloj, leĝdonantoj kaj aliaj, kiuj rivelis naciajn sekretojn kaj malutilis al nacia sekureco. La tiel nomata sekreto-protekta leĝo, nove eldonota, estis nepopulara inter la japana gazetaro, defendantoj de homaj rajtoj, kaj civitanoj, kiuj timas, ke la registaro povos kaŝi informojn pri radiado en Fukuŝimo kaj aliaj regionoj.

Lawrence Repeta, fakulo pri informosekureca juro, ekzamenas eblajn riskojn [angle] de tiu leĝpropono, ekzemple limigon de la rajto konsulti informojn kompare al la usonaj kazoj de Edward Snowden kaj Bradley Manning.

Antaŭ ol la leĝpropono estis aprobita en la kabineto, la registaro akceptis komentojn de la publiko, kaj inter 90 480 komentoj afiŝitaj en dusemajna periodo komence de septembro, 69 579 estis kontraŭ la leĝpropono. La leĝpropono atendas la aprobon de la parlamento.

1 komento

Partopreni en la konversacio

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.