Sud-Koreio: Retumantoj donacas al vilaĝanoj batalantaj kontraŭ elektraj linioj

Konfliktoj daŭre intensiĝas en malgranda vilaĝo Miryang [mirjang] en Sud-Koreio. Pliaĝaj vilaĝanoj rezistas kontraŭ la decido de la registaro, kiu trudas konstruon de alttensiaj elektropovaj linioj tra ilia tero. Ili diras, ke ili batalos ĝismorte por siaj tero kaj vivorajtoj. Mediprotekta grupo komencis kampajnon ĉe la retejo Daum Agora [koree] por kolekti donacojn de individuoj por provizi la vilaĝanojn per sunpaneloj. Pli ol 1400 retuzantoj jam partoprenis ĝis nun.

Bildo de protestantaj homoj antaŭ la konstruaĵo de Korea Elektropova Kompanio (KEPCO). Bildo de 'Staru kun Miryang, haltigu la 765kv-latisturojn'. Uzata kun permeso.

Bildo de protestantoj antaŭ la konstruaĵo de la Korea Elektropova Kompanio (KEPCO). Bildo de ‘Staru kun Miryang, haltigu la 765 kv-turojn’. Uzata kun permeso.

La bildo estas prenita el paĝo de la anglalingva Global Voices.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.