Enmigrintoj el Orienta Eŭropo akcelas IT-industrion en Britio

Britio limigas transliman moviĝon de laboristoj jam de pluraj jaroj por eviti, ke elmigrintoj el Rumanio kaj Bulgario setlu kaj serĉu laborpostenojn en Britio. Sed la limigoj estos nuligitaj la 1-an de januaro 2014. Iuj antaŭdiras, ke multaj laboristoj enmigros el tiuj du landoj inter la plej malriĉaj en la Eŭropa Unio, dum aliaj diras, ke enmigrintoj estos tiom malmultaj, ke ili apenaŭ estos rimarkeblaj. Kaj multaj substrekas la fakton, ke Rumanio havas kreskantan kaj pioniran IT-(informoteknologian) industrion, kiu ankaŭ profitigos la britan IT-industrion. Aliaj landoj de Orienta Eŭropo, kiel Estonio, Litovio, Slovenio kaj aliaj, ankaŭ helpis al Britio akceli la prosperan IT-industrion en la lastaj jaroj.

The Independent, brita gazeto, traktas plurajn flankojn de la evoluanta historio kun diraĵoj de IT-entreprenistoj en Britio, enmigrintaj el Orienta Eŭropo:

Gal, 23-jaraĝa rumana enmigrinto, estas unu el tiuj junuloj sur nova ondo de orienteŭropaj enmigrintoj venintaj al Britio por lanĉi komercojn en alte kreskantaj sektoroj kiel teknologio kaj sociaj retkomunikiloj. Brita eminenteco en tiuj kampoj altiras entreprenistojn, kiuj ne havas indajn merkatojn kaj infrastrukturon en siaj orienteŭropaj hejmlandoj.

“Rumanoj bonas pri du aferoj — inĝenierado kaj entreprenado”, diras Gal. Lia devenlando naskis Nobel-premiitan biologon kaj la inventinton de jet-aviadilo kaj eĉ sendis astronaŭton al la kosmo.

 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.