Libano: Eburborda junulino estis puŝfaligita de sur la sesa etaĝo post kiam ŝi postulis sian salajron

Koaci.com [france] kun sidejo en Ebur-Bordo publikigis informon, ke oni trovis eburbordan junulinon mortinta. Laŭinforme ŝi verŝajne kverelis kun sia dunganto pri salajropago kaj estis puŝfaligita de sur la sesa etaĝo de apartamentaro.

Carolle Feby raportas en Koaci.com jene [france]:

Une jeune Ivoirienne est morte Rechercher morte après avoir été poussée du 6ème étage d’un immeuble par son patron pour lui avoir réclamé son salaire à Beyrouth au Liban.
Les faits ont été rapportés à koaci.com par un jeune camerounais, après les révélations de sa sœur voisine de la victime.
Une jeune fille d’une vingtaine d’années de nationalité ivoirienne a été retrouvée morte en bas de son immeuble.
Selon la voisine de la jeune infortunée dont le nom n’a pas été révélé, la fille aurait été poussée du 6ème étage d’un immeuble à Asharfir, un quartier de la ville de Beyrouth au Liban, le mardi 1er Juillet par son patron.
Elle lui réclamait son salaire et l’homme qui a été manifestement contrarié par cette requête, l’aurait poussée sous l’effet de la colère.
Cette jeune expatriée aurait quitté la Côte d’Ivoire depuis des années pour aller travailler en tant que servante au Liban, comme beaucoup de jeunes Ivoiriennes.
Les histoires plus ou moins dramatiques d'Ivoiriennes travaillant au Liban sont malheureusement légions.
Il y a quelques mois, après une révélation de koaci.com un groupe d'africaines avait été rapatrié du Liban après avoir réussi à échapper à leurs patrons qui leurs faisaient subir des sévices corporels et moraux.

Oni trovis ĉirkaŭ 20-jaraĝan eburbordan junulinon mortinta en Bejruto, Libano. Laŭ la informo ŝi postulis sian salajron kaj estis puŝfaligita de sur la sesa etaĝo de konstruaĵo.
Ĉi tiu raporto estis sendita al Koaci.com de kameruna junulino, al kiu malkaŝiĝis la fakto pere de ŝia fratino, kiu estis najbaro de la viktimo.
Laŭ la najbaro, kies nomo ne estas malkaŝebla, la juna viktimo estis puŝfaligita de sur la sesa etaĝo de la konstruaĵo en Asharfir — rimarko: ŝi eble celis “Achrafieh” — unu el la kvartaloj de Bejruto en Libano, marde la 1-an de julio.
Ŝi postulis sian salajron kaj la viro, rifuzinte pagi ĝin, verŝajne puŝfaligis ŝin pro kolerego.
Ĉi tiu juna enmigrinto, laŭ la informo, forlasis Ebur-Bordon antaŭ kelkaj jaroj por labori en Libano kiel hejma laboranto. Ĉi tio estas ordinara scenaro por junulinoj en Ebur-Bordo.
Malfeliĉe, rakontoj kiel tiu ĉi ne estas maloftaj en Libano.
Antaŭ kelkaj monatoj grupo da afrikaj virinoj estis sukcese resenditaj al sia lando el Libano, post kiam Koaci.com malkaŝis la fakton, ke ili estis turmentitaj.

Ĉi tiu afero bedaŭrinde estas ordinara okazaĵo en Libano kaj aliaj arabaj landoj, kiuj utiligas la sistemon de kafala aŭ “patronado.” Klarigas Human Rights Watch [Observado de Homaj Rajtoj] en sia raporto 2014 pri Libano [angle]:

Enmigrintaj hejmlaborantoj estas ekster la laborjuro. Ili obeas severajn regulojn bazitajn sur la dunganto-specifa patronado — la sistemo de kafala, kiu elmetas laborantojn al la risko de ekspluatado kaj kruela traktado. Dume, Charbel Nahhas, la eks-ministro de la Ministerio pri Laboro, anoncis en januaro 2012, ke li forigos la sistemon de kafala, kaj en 2013 Salim Jreissati, la sekva ministro, malsukcesis tion plenumi aŭ prezenti leĝon, kiu protektos laŭtakse 200 000 enmigrintajn hejmlaborantojn en la lando. En julio la Kriminala Tribunalo kondamnis dungantinon al du monatoj da malliberigo, trudis al ŝi monpunon kaj postulis de ŝi pagi kompenson por la damaĝo al la enmigrinta hejmlaboranto, al kiu ŝi ne pagis salajron dum kelkaj jaroj. Enmigrintaj hejmlaborantoj, kiuj akuzas siajn dungantojn pro ilia kruela traktado, tamen daŭre alfrontos obstaklojn de la juro kaj riskojn de malliberigo kaj forpelo pro la severa viza sistemo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.