Italio: Tero de Fajroj, “antaŭĉambro de la Infero”

[Se ne malsame indikita, la ligiloj kondukas al itallingvaj paĝoj.]

La jaro 2014 komenciĝis de novaj zorgoj pri la poluado en parto de la itala teritorio nun konata per la kromnomo “Tero de Fajroj“. En tiu ĉi teritorio, kiu troviĝas en la regiono Kampanio [eo], inter Napolo [eo] kaj Kaserto [eo], la media mafio enterigadis venenajn rubaĵojn dum jaroj.

Ekde la 1980-aj jaroj profitcela kaŝa ligo inter Camorra (loka mafio), industriistoj kaj lokaj politikistoj venenadis tiun ĉi parton de Italio, kiu estas inter la plej belaj en la lando. La blogisto Enzo Ciaccio skribas en lettera43.it:

I territori colpiti dai veleni di camorra sono quelli tra le province di Napoli e Caserta. L’area è compresa tra i comuni di Qualiano, Giugliano in Campania, Orta di Atella, Caivano, Acerra, Nola, Marcianise, Succivo, Frattaminore, Frattamaggiore, Aversa, Mondragone, Castevolturno, Villa Literno, Pozzuoli, Bacoli, Marano, Cicciano, Palma Campania, Melito di Napoli. A Napoli, il quartiere Pianura.

A firmare il Patto per la Terra dei fuochi, l’11 luglio 2013, sono stati ben 57 comuni tra Napoli e Caserta. Ma la verità è che nessuno sa quanti e dove siano i rifiuti tossici sepolti nel corso degli anni nell’area. L’Arpac, l’agenzia campana per l’ambiente, ha contato più di 2 mila siti inquinati

La teritorioj venenitaj de la mafio situas inter la provincoj Napolo kaj Kaserto, kaj la areo entenas partojn de la komunumoj  Qualiano, Giugliano in Campania, Orta di Atella, Caivano, Acerra, Nola, Marcianise, Succivo, Frattaminore, Frattamaggiore, Aversa, Mondragone, Castevolturno, Villa Literno, Pozzuoli, Bacoli, Marano, Cicciano, Palma Campania, Melito di Napoli. En Napolo, la kvartalon Pianura.

La 11-an de julio 2013, 57 komunumoj inter Napolo kaj Kaserto subskribis interkonsenton por sanigado de la teritorio. Sed la vero estas, ke neniu scias, en kiom da lokoj kaj kie oni enterigadis la venenajn rubaĵojn dum la jaroj. ARPAC, la regiona agentejo por mediprotektado, kalkulis pli ol 2 mil poluitajn lokojn.

Enrico Ferdinandi citas la deklarojn faritajn en 1997 de la “pentinta” mafiano Carmine Schiavone antaŭ la  parlamenta komisiono pri medimafioj, kies konfesoj disfaligis la mafian klanon Casalesi.

Avevamo creato un sistema di tipo militare, con ragazzi incensurati muniti di regolare porto d’armi che giravano in macchina. Avevamo divise e palette dei carabinieri, della finanza e della polizia. Ognuno aveva un suo reparto prestabilito». I rifiuti, raccontò il pentito, venivano scaricati di notte e le pale meccaniche vi spargevano sopra del terreno. Ma talvolta la spazzatura finiva anche a 20 o a 30 metri di profondità.

Nei verbali si può apprendere che alcuni rifiuti radioattivi, per la precisione fanghi nucleari provenienti dalla Germania: «dovrebbero trovarsi in un terreno sul quale ci sono le bufale e su cui non cresce più erba».

Ni kreis strukturon militistecan, kun junuloj sen krimregistroj kaj provizitaj per laŭleĝaj permesoj porti armilojn, kiuj navedis en aŭtomobiloj. Ni havis uniformojn kaj signaldiskojn de la ĝendarmaro, de la polico kaj de la financa polico. Ĉiu havis sian asignitan sektoron». La venenaĵoj, rakontis la pentinta mafiano, estis malŝarĝitaj dumnokte kaj la ŝovelmaŝinoj ilin kovris per tero. Sed kelkfoje la rubaĵo fariĝis profunda je 20 aŭ 30 metroj.

El la protokolo de la proceso oni povas scii, ke radioaktivaj rubaĵoj, pli precize nuklea ŝlimo devenanta el Germanio, «devas esti en tereno, sur kiu sin paŝtas bubaloj kaj sur kiu ne plu kreskas herboj».

La sekvoj por la homa sano, antaŭ ĉio, estas gravegaj. La retejo laretenonperdona.it montras la malsanojn, pro kiuj suferas la loka loĝantaro:

In questi territori sono stati riscontrati picchi di patologie quali tumori allo stomaco, al rene, al fegato, alla trachea, ai bronchi, ai polmoni, alla pleura e alla vescica nonché malformazioni e difetti congeniti.

En tiu ĉi teritorio oni konstatis kreskon de malsanoj kiel kanceroj ĉe stomako, reno, hepato, trakeo, bronkoj, pulmoj, pleŭro kaj veziko kaj ankaŭ de misformaĵoj kaj aliaj denaskaj difektoj.

Citante Gaetano Rivezzi, prezidanto de la itala sekcio de la Internacia Societo de Kuracistoj por la Medio (ISDE) en Kampanio, la retejo liberainformazione.org diras:

 … in alcuni distretti c’è stato un aumento del 300% di queste malattie in pochissimi anni. L’esempio più eclatante è il distretto di Frattamaggiore, 5 comuni con un bacino di 100 mila abitanti: qui i medici hanno registrato 136 casi nel 2008 diventati 420 nel 2012. Poi ci sono i numeri del distretto di Casalnuovo – precisa – qui i codici 048, cioè le persone con un tumore, passano da 384 a 622 in 5 anni.

Mapo de la “tero de fajroj” prenita el la retejo “laretenonperdona.it”

… en kelkaj distriktoj oni konstatis pliiĝon de tiuj ĉi malsanoj je 300% en malmultaj jaroj. La plej elstara ekzemplo estas tiu de la distrikto de Frattamaggiore, entenanta 5 komunumojn kun sume 100 mil loĝantoj: ĉi tie kuracistoj registris 136 kazojn en 2008, kiuj fariĝis 420 en 2012. Poste estas la ciferoj de la distrikto de Casalnuovo, kie la kodo 048, nombro de personoj kun kancero, kreskis de 384 al 622 en 5 jaroj.

Annalisa Tancredi en ambientequotidiano.it analizas la konsekvencojn de tiu ĉi poluado, kiu frapis tersurfacon, subterajn akvojn, plantojn, riverojn, maron kaj aeron:

Il risultato è che questi campi agricoli, nonostante i divieti, sono ancora oggi coltivati dai contadini che producono verdure ed ortaggi di ogni genere – come pomodori, zucchine, cavoli, broccoli e altra frutta -, e li rivendono nei mercati ad aziende multinazionali per la produzione di passate di pomodori e minestroni surgelati che vengono rivendute non solo in tutta Italia, ma anche in Europa e all’estero….

Sempre nella zona della Terra dei Fuochi, ad essere contaminati non sono solo i terreni e le falde acquifere, ma anche gli allevamenti che mangiano e bevono i prodotti di questa terra. Un ex allevatore ha denunciato la morte di 2.700 su 3.000 capi di bestiame a causa di malattie, deperimento e malformazioni alla nascita: ha raccontato di veri e propri mostri delle malformazioni genetiche come agnelli con due teste o con la coda sullo stomaco.

La rezulto estas, ke tiuj ĉi agrikulturaj kampoj, malgraŭ la malpermesoj, estas ankoraŭ nun kultivataj de la kamparanoj, kiuj produktas ĉiuspecajn verdaĵojn kaj legomojn – kiel tomatoj, kukurbetoj, brasikoj, brokoloj kaj aliaj fruktoj –kaj vendas ilin en bazaroj kaj al plurnaciaj firmaoj, kiuj produktas tomatkaĉojn kaj frostigitajn legomsupojn, kiujn oni vendas ne nur en Italio, sed ankaŭ en Eŭropo kaj ekster Eŭropo….

En la Tero de Fajroj estas poluitaj ne nur la tero kaj la tavolo de subteraj akvoj, sed ankaŭ la brutaro, kiu manĝas kaj trinkas la produktojn de tiu ĉi tero. Iu eksa bredisto denuncis la morton de 2 700 el 3 000 brutoj pro malsanoj, malfortiĝoj kaj denaskaj misformaĵoj: li parolis pri ŝafidoj kun du kapoj aŭ kun la vosto ĉe la ventro.

En tiu ĉi situacio, la loĝantoj de la poluita areo havas diversajn maltrankvilojn. En blogaĵo Giuliana Caso prezentas la koleron de la loĝantaro kaj sin demandas:

ienefoto11

Ekranbildo de la televida programero “Le Iene” [La hienoj]. Se oni ne klarigas bone, eblas miskonkludi, ke la tuta Kampanio estas la “Tero de Fajroj”. Fonto: blogo de movimentopaceambasciatori

Perché tutto quello che ha saputo produrre l’ex ministro della sanità Renato Balduzzi è stato un miserabile progetto di studio? Che accidenti c’è ancora da studiare? Le pecore deformi di Alessandro Cannavacciuolo non sono abbastanza? Le decine di bambini morti non sono abbastanza? Le centinaia di casi di tumore non sono abbastanza? I contadini criminali e ignoranti che hanno irrorato i campi con il mix letale di concime e veleni del nord non sono abbastanza? Che accidenti ancora serve perché si dichiari lo stato emergenza?

Kial la eksa ministro pri sano Renato Balduzzi nur povis prezenti mizeran esplorprojekton? Kion damne oni ankoraŭ bezonas pristudi? Ĉu ne sufiĉas la misformitaj ŝafoj de Alessandro Cannavacciuolo? Ĉu la dekoj da mortintaj infanoj ne sufiĉas? Ĉu la centoj da kazoj de kanceroj ne sufiĉas? Ĉu krimaj kaj senedukaj kamparanoj, kiuj disŝutas sur kampoj la mortigan miksaĵon de sterko kaj veneno el la nordo, ne sufiĉas? Kiuj akcidentoj ankoraŭ necesas por deklari krizostaton?

Ankaŭ letteradonna.it informas ke:

L’emergenza ambientale nella Terra dei Fuochi ha provocato un effetto psicosi nella vendita dei prodotti tipici, dalla mozzarella di Bufala Dop all’ortofrutta, crollate nell’ultimo mese del 35-40%. Lo dice la Cia-Confederazione italiana agricoltori, sottolineando che nonostante le rassicurazioni di istituzioni e associazioni di categoria, i consumatori continuano a identificare la Campania con quella limitata porzione di territorio regionale devastato da roghi e veleni.

L‘effetto-fuga dai prodotti campani può diventare pericoloso per l’economia e l’occupazione, visto che si tratta della terza regione in Italia per produzione agricola con oltre 136 mila aziende e 65 mila addetti.

La media krizo en la Tero de Fajroj estigis nervozecan reagon; la vendo de tipaj produktoj de Kampanio, de fromaĝo ĝis legomoj kaj fruktoj, falis je 35-40% lastmonate. La CIA –Itala Konfederacio de Agrikulturistoj– substrekis, ke malgraŭ la certigo de institucioj kaj asocioj, konsumantoj daŭre identigas la tutan Kampanion kun tiu ĉi malgranda parto de la regiono ruinigita de fajroj kaj venenoj.

Evitado de la produktoj el Kampanio povas fariĝi danĝera por la ekonomio kaj dungado, ĉar Kampanio estas la tria regiono de Italio laŭ agrikultura produktado kun pli ol 136 000 firmaoj kaj 65 000 dungitoj.

Sekve de letero de la kardinalo Crescenzio Sepe kaj de la episkopoj de la diocezoj de la Tero de Fajroj, la itala ŝtatestro, Giorgio Napolitano, invitis la registaron alfronti decide tiun ĉi krizokazon. El lia mesaĝo la retejo lettera43.it citas:

“IL GRIDO DELLE MADRI”. Nella sua lettera, Napolitano ha ricordato “il grido accorato delle madri dei bambini colpiti da gravi patologie tumorali ricondotte al criminale inquinamento dei vostri territori della Campania”, rinnovando “la mia intima partecipazione al loro dolore, confidando che non abbandonino la fiducia nell'impegno delle istituzioni, reso più coeso e credibile anche grazie alla partecipazione attiva della rete di comitati e singoli cittadini che non si contentano di denunciare i crimini subiti, ma sostengono con le loro iniziative, le operazioni di monitoraggio e di bonifica dei siti”.

“LA KRIO DE LA PATRINOJ”. En sia letero, Napolitano parolis pri “la kordolora krio de la patrinoj de infanoj frapitaj de gravaj kanceroj kaŭzitaj de la krima poluado de areoj de Kampanio”, kaj “mia intima partopreno en ilia doloro, fidante, ke ili ne forlasos sian fidon al la devontigo de la institucioj, fariĝinta pli kohera kaj kredinda danke al la aktiva partopreno de la reto de komitatoj kaj unuopaj civitanoj, kiuj ne kontentiĝas per denunco de la suferitaj krimoj, sed subtenas per siaj iniciatoj kontrolan agadon kaj sanigon de la teritorio”.

cecigian

“Pensu, iam tie ĉi estis Kampanio”, bildo pri la kampaj fajroj de Cecigian

La registaro direktita de la [tiama] ĉefministro Enrico Letta, komence de januaro 2014, decidis sendi la armeon al Kampanio “por kontraŭagi la medimafiojn”. Tamen, laŭ la reagoj raportitaj de la amaskomunikiloj, multaj civitanoj dubis pri la utileco de la armeo en tiu ĉi regiono. Jen kelkaj komentoj faritaj de la legantoj de corrieredelmezzogiorno.corriere.it:

gengiscano14 GENNAIO 2014 | 18.49

“Manderemo l'esercito per contrastare le ecomafie”. Cosa vuol dire, che i militari se vedono sversamenti abusivi di sostanze nel terreno possono sparare? Che se vedono gente appiccare fuochi all'immondizia possono arrestarli? Se non è questo , lasciamoli in caserma. Risparmiamo soldi.

gengiscano14 JANUARO 2014 | 18:49

“Ni sendos la armeon por kontraŭagi la medimafiojn”. Ĉu tio signifas, ke se la militistoj vidas kontraŭleĝajn disŝutadojn de substancoj en la tero, ili povas pafi? Ke se ili vidas homojn, kiuj ekbruligas rubaĵojn, ĉu ili povas aresti ilin? Se ne estas tiel, ni lasu ilin en kazerno. Ni ŝparu monon.

Lettore_519922815 GENNAIO 2014 | 13.25

mossa solo demagogica. Meglio impiegare questi soldi per carabinieri e polizia e corpo forestale che hanno compiti investigativi. A che servono ora i soldati? Servivano venti anni fa quando gli sversamenti erano in atto, ora bisogna bonificare ed impedire roghi, cosa che può avvenire con indagini per capire chi ha interesse e chi è l'autore dei roghi tossici.

Lettore_519922815 JANUARO 2014 | 13:25

Nura demagogia paŝo. Estas pli bone uzi tiun monon por ĝendarmoj kaj policanoj kaj arbargardistoj, kies tasko estas enketado. Por kio taŭgas la soldatoj? Ili estus taŭgaj antaŭ dudek jaroj, kiam okazis la disŝutoj, sed nun oni bezonas sanigi la teritorion kaj malhelpi bruligadojn de la rubaĵoj, kion oni povas fari per enketoj por trovi, kiu havas profiton kaj kiu faras la venenajn fajrojn.

En artikolo en ilfattoquotidiano.it, ĵurnalisto  priskribas, kiel ankaŭ migrantaj birdoj, alvenintaj post longaj vojaĝoj de aliaj kontinentoj, veneniĝas trinkinte la venenan akvon de ĉirkaŭ mil lagetoj lokitaj en tiu ĉi areo antaŭ ol daŭrigi sian flugadon. Lia artikolo estas reprenita de multnombraj blogoj kaj elvokis diversajn komentojn de legantoj.

Reviziita de Vastalto

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.