Japanio: Plano pri usona militbazo fuŝita pro reelektiĝo de loka urbestro

Pli ol mil homoj venis al la gubernia oficejo de Okinavo por montri sian opozicion al la decido de la guberniestro. Fotita en la 27a de decembro 2013 fare de Ojo de Cineasta (CC BY NC ND 2.0)

Pli ol 1 000 homoj venis al la gubernia oficejo de Okinavo por montri sian opozicion al la decido de la guberniestro. Fotita la 27-an de decembro 2013 de Ojo de Cineasta (CC BY NC ND 2.0)

La voĉdona rezulto de malgranda urbo en Okinavo, la plej suda gubernio en Japanio, instigas nacian debaton pri planoj transloki usonan militbazon en Okinavo.

Susumu Inamine, la urbestro de Nago, kontraŭas planon transloki la usonan aerbazon el Futenma, dense loĝata parto de centra Okinavo, al la distrikto Henoko, marborda areo de Nago. Li estis reelektita la 20-an de januaro 2014, kun 19 839 voĉoj [angle]. Susumu venkis por-bazan kandidaton Bunshin Suematsu, kiu estis subtenata de la centra registaro kaj asertas, ke la konstruo de nova instalaĵo tamen donos profiton al loka ekonomio per registara monhelpo.

Susumu Inamine parolis antaŭ siaj subtenantoj en la 8a de januaro, 2014, dum sia reelektokampanjo. Ekrankopio de Independent Web Journal.

Susumu Inamine parolis antaŭ siaj subtenantoj la 8-an de januaro 2014, dum sia reelektokampanjo. Ekrankopio de Independent Web Journal [japane].

Dume, la centra registaro diris, ke ĝi antaŭenigos la translokan planon [angle], nomante ĝin la sola rimedo por redukti la ŝarĝon sur Okinavo kaj samtempe konservi malinstigan efikon kontraŭ eblaj minacoj.

Peza ĉeesto de Usono en Okinavo

Kiam temas pri la ĉeesto de usona militforto, la gubernio Okinavo estas en la centro de la debato. Laŭ la japana Ministerio pri Defendo, la gubernio Okinavo entenas 74 procentojn [japane] de la usonaj trupoj en Japanio, dum la gubernio okupas nur 0,6 procentojn de la terareo de la lando.

La kerna demando okaze de la urbestra elekto estis plano, kiu estiĝis antaŭ 17 jaroj: la propono de la usona kaj japana registaroj pri konstruado de militbazo en Henoko kiel anstataŭaĵo por la nuna aerbazo de Marsoldataro ĉe Futenma. Nur pasintmonate la 27-an de decembro 2013, la guberniestro de Okinavo Hirokazu Nakaima fine aprobis la translokan planon, metante finon al la daŭranta senelireja situacio pri la redono de la bazo de Futenma al Japanio.

La ĉeesto de usona militforto originas el la Dua Mondmilito. Premiita dokumentofilmisto John Junkerman klarigis [angle] en intervjuo kun Amy Goodman de novaĵprogramero Democracy Now!:

Nearly 70 years ago the United States took over the Japanese island of Okinawa after one of the bloodiest battles of World War II. More than 200,000 people died, mostly Japanese civilians. Today the United States operates 34 bases on the island and is planning to build a new state-of-the-art Marine base, despite mass protests. A multi-decade movement of Okinawa residents has pushed for ousting U.S. forces off the island, citing environmental concerns and sexual assaults by U.S. soldiers on local residents.

Antaŭ preskaŭ 70 jaroj Usono transprenis la japanan insulon Okinavon post unu el la plej sangaj bataloj de la Dua Mondmilito. Pli ol 200 000 homoj pereis, plejparte japanaj civiluloj. Hodiaŭ Usono administras 34 militbazojn sur la insulo kaj planas konstrui novan modernigitan marbazon, spite al amasa protesto. Plurjardeka movado de okinavaj loĝantoj postulis elpelon de usonaj trupoj el la insulo, pro zorgoj pri medio kaj seksatencoj fare de usonaj soldatoj al lokaj loĝantoj.

La popolo de Okinavo ĝenerale ne havas klaran malsimpation al la ĉeesto de usonaj trupoj. Loka ekonomio forte dependas de ilia ĉeesto, do ĝenerale ili havas amikan interrilaton. Tamen, bruoj de aviadiloj, fajroj kaŭzitaj de pafekzercoj en la arbaro, okazaj faloj de helikopteroj, kaj kazoj de seksperfortoj estas problemoj, kiuj forte maltrankviligas loĝantojn.

Bildo modifita de Keiko Tanaka

Areoj ruĝe koloritaj prezentas militbazon en Okinavo [japane]. La plano temas pri translokado de la Aerbazo de Futenma [indikita en verdo] al la marborda zono Henoko [indikita en flavo] de la urbo Nago [blua]. Bildo farita de Keiko Tanaka uzante la bildon de Misakubo en Vikipedio. GNU

Unu el la plej famaj kazoj de seksperforto en Okinavo implikantaj usonajn soldatojn postenigitajn tie, okazis en 1995, kiam tri soldatoj forkaptis kaj perfortis [angle] 12-jaran japanan knabinon. La krimo elvokis kontraŭmilitbazan movadon, kaj okinavanoj postulis reprenon de Futenma for de militbazo. Ĉi tio do rezultigis la translokan planon: fermi Futenma kaj transloki la instalaĵon al Henoko.

Zorgoj pri medio

Ĉi tiu transloka plano – ŝutpleniga projekto por konstrui novan instalaĵon en la marbordo Henoko de Nago, kiu konstruos kurejon por la ekzistanta bazo Camp Schwab – jam delonge renkontis furiozan opozicion de lokaj loĝantoj kaj mediprotektaj grupoj. Mediprotektistoj, kiuj kontraŭas la planon, timas ke la koralriĉa maro de Henoko povos esti damaĝita de la ŝutplenigo kaj la tiea endanĝerigita individuaro de dugongo, la granda mara mamulo laŭaspekte simila al manato, povos suferi. La Asocio por Protekti la Plej Nordan Dugongon skribis [angle] en petskriba kampanjo ĉe change.org, ke la media antaŭtaksado nun malkaŝas maloportunan veron:

The Governor has already expressed grave concerns regarding the environmental assessment and impact on the welfare of local residents. In response, the Defense Bureau has simply maintained its assertion that the dugongs would not be affected.

But on September 22, Kyodo News broke the story that the Defense Bureau had actively hidden important facts about dugong activity in Henoko waters uncovered during its environmental assessment. Dugong feeding traces had been found in the waters off Henoko through April to June last year and a dugong was sighted in Oura Bay, adjacent to the Henoko beach. It’s clear that for the Defense Bureau, those findings constituted ‘inconvenient truths’ better hidden from the public.

La guberniestro jam esprimis seriozajn zorgojn rilate al la media antaŭtaksado kaj influo al la bonfarto de lokaj loĝantoj. Responde, la Defend-Buroo simple ripetis sian aserton, ke la dugongoj ne suferos.

Sed la 22-an de septembro, Kyodo News subite raportis la novaĵon, ke la Defend-Buroo intence kaŝis gravajn faktojn pri dugonga aktiveco en la akvaro de Henoko malkovritajn dum ĝia media antaŭtaksado. Manĝospuroj de dugongo estis trovitaj en la akvaro de Henoko tra aprilo ĝis junio lastjare kaj dugongo estis vidata en la golfeto Oura, najbara al la marbordo Henoko. Estas klare, ke por la Defend-Buroo tiuj trovoj formis ‘maloportunajn verojn’ kaŝendajn antaŭ la publiko.

Kontraŭmilitbaza movado en Okinavo

Aliaj kontraŭmilitbazaj okinavanoj ne volas havi plian militinstalaĵon. Do, kiam la guberniestro finfine decidis akcepti la proponon de la centra registaro, protestantoj sentis sin perfiditaj, ĉar la translokiĝo de la bazo ekster Okinavon, pri kiu iam ili revis, estis origine proponita de la guberniestro.

La venko de Susumu, la kontraŭmilitbaza urbestro de Nago, signifis neatenditan interrompon por la plano de la ĉefministro Abe kaj la guberniestro Nakaima transloki la bazon de Futennma. Laŭ la ĵurnalo Japan Times, Susumu diris: “la plano devas reiri al la deirpunkto” kaj ke li malakceptos ĉiujn procedojn rilatajn al la ŝutpleniga projekto.

Laŭ opinienketo farita en decembro 2013 de Asahi Shimbun kunlabore kun lokaj ĵurnaloj kaj radiostacio de Okinavo, 64 procentoj de homoj en Okinavo kontraŭstaris [japane] la aprobon de la guberniestro pri la translokado de la bazo de Futenma al Henoko. Sed reta enketado plenumita de Yahoo! Japan trovis, ke eĉ pli ol 80 procentoj konsideras [japane] la aprobon de la guberniestro kiel taŭgan paŝon. Ne estas klare, ĉu unu el tiuj enketoj estas pli ekzakta ol la alia, kiam temas pri la opinioj de la loĝantaro de Okinavo, sed la sentoj inter okinavanoj ŝajnas malsamaj [japane] ol tiuj de aliloke loĝantaj japanoj.

Blogisto kaj turisma gvidisto, kiu loĝas en Futenma dum pli ol 30 jaroj, esprimis [japane] miksitajn sentojn pri la elekto de voĉdonintoj:

現市長が当選したことで、この500億円の北部振興策のためのお金は白紙に戻ったそうな。
・・・500億円は沖縄へ恩返しのつもりだったと言っていたのですが・・・。
だったら今までの敗戦後の基地がこの沖縄に残り続けていることに対しての恩返しをするべきではないでしょうか・・・。
すごく長い歴史で色んな方たちが傷つきました。この空の上に飛行機が行き交う事がなかなか想像できません。
逆に普天間であんなものを見て、うるさいところにいるから、こんな静かな場所に行きたいな~っていう気持ちにもなります。
だけど、もし辺野古に基地がいったら・・・大騒音をまき散らすことになります。
うるさいけどきれいな場所っていうことになるから・・・私は今後ここに観光ルートで訪れることが・・・なくなるかもしれません。
[中略]…やっぱり沖縄の方たちはこの自然を守ろうとそして子供や孫を守ろうとしている、こんなお金で解決なんてのは
ダメなんだよ~って言っている気がします・・・。

Pro la reelektiĝo de la nuna urbestro de Nago, onidire, la subvencio de 500 milionoj da usonaj dolaroj [50 miliardoj da japanaj enoj] proponita por norda Okinavo reiris al deirpunkto.
… dum la guberniestro insistis, ke la 50 miliardoj da japanaj enoj laŭintence estis rekompenco al Okinavo…
Se tiel estis, li devus labori por redoni ion alian… al la parto de Okinavo, kie la militbazo restadas post la milito, ĉu ne?
En la longa daŭro multaj homoj estis vunditaj. Mi ne povas imagi multajn aviadilojn flugi tien kaj reen sur ĉi tiu ĉielo.
Ĉar mi loĝas en Futenma kaj vidas tiaĵojn kaj aŭdas bruojn, mi ja deziras iri al aliaj trankvilaj lokoj.
Sed se la bazo translokiĝos al Henoko, tie ĝi faros bruojn.
Henoko fariĝos bruega, tamen bela loko; mi ne plu gvidos turistojn al tiu areo [insulo trans marbordo de Nago].
[…] Finfine mi pensas, ke homoj en Okinavo, kiuj penas protekti naturon kaj infanojn kaj nepojn, diras “ne” al solvo per mono.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.