La filmo ‘Hafu’ esploras identecon de miksrasaj japanoj

[Ĉiuj ligiloj kondukas al anglalingvaj paĝoj]

Determini sian propran identecon kaj adaptiĝi al la rilatoj ĉirkaŭ si fariĝas pli profunda problemo ol simpla etikedo aŭ difino. En septembro 2013 Megumi Nishikura, dokumentfilmisto, parolis ĉe TEDxKyoto [en Kioto, Japanio] pri esplorado de la statuso de “hafu/haafu” (ハーフ hāfu), aparta vorto uzata en la japana por referenci al tiu, kiu estas durasa aŭ laŭetne duonjapano.

Reveninte al Japanio en 2006, post loĝado en Usono dum 11 jaroj, Nishikura trovis, ke ŝi alfrontas identecajn problemojn, kiujn siaopinie ŝi jam forlasis. Tiam ŝi renkontis aliajn, kiuj estis “hafu” same kiel ŝi, inkluzive de la fondinto de la projekto Hafu, kies celo estas esplorado de la spertoj kaj identecoj de miksrasaj japanoj per portretaj fotoj kaj detalaj intervjuoj, lanĉita en Londono en 2008.

Fare de socia esploristo Marcia Yumi Lise kaj fotografisto Natalie Maya Willer, la Projekto Hafu sondas la sperton de duonjapanoj per la demando, kion signifas esti duonjapano en kaj ekster Japanio. Ĝis nun la projekto kolektis 130 portretojn kaj 65 ampleksajn intervjuojn, esplorante temojn, kiuj etendiĝas de fono kaj edukiĝo ĝis persona identeco kaj sento de aparteno.

 

Inspirita de la projekto Hafu, Nishikura komencis personan serĉon, kiu fariĝis esploro pri identeco kaj pligrandiĝis al “Hafu the Film” [Hafu la Filmo], kunproduktita kun Lara Perez Takagi:

Rakontoj de la “hafu”-oj mem, kune kun malkaŝaj intervjuoj kaj filmstilo de cinéma vérité [kino-vero], gvidas la spektanton tra sennombraj spertoj de “hafu”-oj, kiuj estas influitaj de edukiĝo, familiaj rilatoj, kleriĝo, kaj eĉ fizika aspekto. Dum la filmo interplektas kvin unikajn vivrakontojn, spektantoj malkovras la profundecon kaj diversecon de personaj identecoj de “hafu”-oj.

Hafu - la miksrasa sperto en Japanio. Por pli pri la filmo, vidu la gazetaran anoncon ĉi tie

Hafu — la miksrasa sperto en Japanio. Por ekscii pli pri la filmo, vidu la gazetaran anoncon ĉi tie [pdf]

Opinioj pri kaj la kondiĉoj de “hafu” inter japanoj ne nepre koincidas kun tio, kion ĉiu “hafu” sentas pri si mem. Sociologia studento Fujisaka Shunsuke ĉe Universitato Ritsumeikan en Kioto skribis tion, kion li lernis pri “hafu”:

Mi lernis pri hafu en ĉi tiu klaso kaj mi konatiĝis kun la situacio de hafu. Mia opinio ŝanĝiĝis laŭgrade. Post legi la unuan tekston, mi eksciis kiel hafu pensas. Tiam mi vidis la opiniojn de samklasanoj kaj mi pensis, ke hafu alfrontas pli malfacilan situacion ol mi pensis.

Alia studento, Kanami Hirokawa skribis pri la tendenco de japanoj ekskluzivi personojn, kiuj elstaras:

Japanoj emas demandi al hafu, “De kie vi devenas?”, eĉ se ili kreskas en Japanio kaj kundividas japanajn valorojn kaj japanan kulturon. Japanoj devas scii, ke homoj, kiuj havas malsamajn aspektojn ol japanoj, loĝas en Japanio kiel japanoj. Cetere, japanoj devas akcepti hafu kiel parton de Japanio, kaj devas ne fari limojn inter japanoj kaj hafu, ĉar ili kreskas en Japanio kaj havas saman identecon kiel japanoj. Por ke hafu fariĝu japano komplete, ne nur japanoj akceptu hafu kiel parton de la japanoj en la japana socio, sed ankaŭ japana registaro devas ŝanĝi la aliron por fari Japanion ‘vere’ multkultura lando. Japanio estas bazita sur la ideo de jus sanguinis [rajto je sango] kaj konservema kontraŭ eksterlandanoj. Hodiaŭ, en la mondo tutmondiĝo disvolviĝas kaj Japanio devas revizii sian principon.

Kvankam la filmo, dediĉita al  “hafu”, eble ne intencas paroli pri ĉiuj miksrasaj homoj loĝantaj en Japanio, ĝi tuŝas milionojn da homoj, kiuj serĉas la respondon al la demando “Kiu mi estas?” Kontrolu la lastajn informojn pri prezentado kaj la filmo ĉi tie.

 

Reviziita de Vastalto

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.