Informgrafiko: 5 faktoj pri tamila komunumo en la nordo de Srilanko

La  Centro por Politikaj Alternativoj (CPA), kiu estas pensfabriko pri civila socio en Srilanko, lastatempe faris unuanivelan esploron pri ”Demokratio en la postmilita Srilanko 2014“. La rezultoj montras ke opinidiferenco pri la repaciĝo ankoraŭ ekzistas inter la tamila kaj la sinhala popoloj post la enlanda milito en Srilanko.

La konstatoj de la esploro rilate al la tamila komunumo estas tre signifaj. Iliaj ĉefaj problemoj estas malriĉeco kaj senlaboreco kaj ili sentas ke ili estas senigitaj je ebleco paroli pri la aferoj de la lando. Tie ĉi estas informgrafiko montranta ilian malfacilan situacion [sekvos resuma traduko en Esperanto]:

Informgrafiko danke al Centro por Politikaj Alternativoj

Informgrafiko danke al Centro por Politikaj Alternativoj

[La informgrafiko diras resume:
Kvin faktoj pri la enlanda tamila komunumo de Srilanko
1. La financa situacio de ilia hejma mastrumado malboniĝis en la lastaj du jaroj.
2. Ilia opinio pri evoluigo diferencas de la naciaj prioritatoj.
3. Ili jam malkreskigis sian hejman elspezon en tiu ĉi jaro.
4. La plimulto de la komunumo ne scias pri  LLRC (Komisiono pri Lernitaj Lecionoj kaj Repaciĝo).
5. Ili ne sentas ke ili havas ŝancon por esprimi opinion pri tio, kio okazas en Srilanko.]

 

Reviziita de Vastalto

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.