[Ĉiuj ligiloj kondukas al anglalingvaj paĝoj, krom kiam alie notite.]
La originala versio de ĉi tiu artikolo estis unue publikigita en Creative Time Reports. Fotoj estas faritaj de Fjodor Savincev, teksto de Katja Kazbek kaj la redaktoro de Tutmondaj Voĉoj por Centra Azio, Chris Rickleton.
Hodiaŭ 780 milionoj da homoj ne havas aliron al trinkakvo. La manko de ĉi tiu kara riĉfonto en Centra Azio ne nur metas homojn en la situacion de urĝa bezono kaj higiena danĝero; ĝi ankaŭ antaŭsignas la komencon de “akvomilitoj” — landlimaj bataletoj pri aliro al akvo, kiuj pligrandigas naturmediajn konfliktojn kaj donas al la regiono akrajn politikajn implikojn.
En 2030 preskaŭ duono de la loĝantaro de la mondo loĝos en lokoj kun “alta akvostreĉo”, laŭ la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo.
Centra Azio estas dividita en akvoriĉajn suprafluajn ŝtatojn kaj akvomankajn malsuprafluajn ŝtatojn. Taĝikio kaj Kirgizio estas du suprafluaj landoj kun la malplej forta ekonomio en la regiono. Oni povus kompreni, ke tiamaniere la naturo kompensas materian malriĉon per naturmedia abundo. Tamen, la ekvilibro de riĉfontoj en Centra Azio estas apenaŭ kontentiga. Nuntempe kelkaj kirgizaj leĝfarantoj konsideras la ideon malpliigi la fluon de akvo al la duonseka Uzbekio, la lando kun la plej grandaj loĝantaro kaj konstanta armeo en la regiono, post kiam Uzbekio malpliigis gasliveradon al la urbo Oŝo en la suda parto de Kirgizio en aprilo.
La decido de Uzbekio malpliigi gasliveradon al Oŝo povas origini en longdaŭra akvodisputo. Funkciuloj en Taŝkento, la ĉefurbo de Uzbekio, estas konsternitaj de la planoj de Kirgizio kaj Taĝikio konstrui gigantajn akvobaraĵojn por akvoenergia elektroproduktado supraflue de la riveroj Sirdarjo kaj Amudarjo.
Uzbekio dependas de ĉi tiuj akvofontoj por sia strategie gravega agrikultura sektoro, kaj timas, ke la akvobaraĵoj donos al la problemaj najbaroj la avantaĝon prokrasti la ellason de akvo. En 2012 la uzbeka prezidento Islom Karimov avertis, ke antaŭenigo de ĉi tiuj planoj sen konsidero pri malsuprafluaj landoj kiel Uzbekio kaj Kazaĥio povas konduki al vera milito.
Akvoproblemoj ne estas limigitaj al konfliktoj inter landoj en la regiono, sed etendiĝas al konfliktoj ene de landoj kaj inter komunumoj en ili. Akvoproblemoj ankaŭ okazas pro la disfalanta infrastrukturo el la soveta tempo. La supraflua Kirgizio, ekzemple, perdas trionon de sia akvo tra truoj en kadukiĝintaj irigaciaj retoj. Ĉi tio estas tre serioza problemo en kamparoj, kie abundo da akvo estas esenca por la kreskado de agrikulturaj plantoj.
Por ne sekmortigi plantojn, senesperaj kirgizaj vilaĝanoj starigis manfaritajn baraĵojn, kiuj deturnas la lokajn riverojn kaj havebligas al ili irigacion. Iliaj agoj kondukis al sekego en malsuprafluaj komunumoj. En lokoj kiel la regiono Batken en Kirgizio, en kiuj preskaŭ neniu povas konstati objektive, kie finiĝas Kirgizio kaj kie komenciĝas Taĝikio, perfortaj konfliktoj inter kirgizaj kaj taĝikaj vilaĝanoj pri irigacia akvo fariĝis banalaj okazaĵoj. Unu flanko akuzas la alian pri ŝtelado.
Sed la akvoproblemo en Centra Azio estas nur unu faceto de pli granda krizo kun gravaj rezultoj por la tuta azia kontinento, laŭ kelkaj rusiaj sciencistoj, kiuj studas la sekvojn de la akvomanko.
En Ĉinio, giganta loĝantaro kaj grandskala komerca agado metas grandegan premon sur la riverojn Ili kaj Irtiŝo, ambaŭ enfluantajn en Kazaĥion. El ili, la rivero Irtiŝo kunfluas en la riveron Obo en Rusio. Plua senakvigo de la baseno Obo-Irtiŝo kaŭzos neripareblan damaĝon al la tuta Azio, minacante vastajn fekundajn grundojn, endanĝerigante la fiŝadan industrion kaj severe difektante la rusian parton de la Arkta Oceano.
La akvokonfliktoj en Centra Azio estas ofte rigardataj kiel lokaj bataletoj preskaŭ sensignifaj al la cetero de la mondo. Sed, dum la akvoniveloj en la regiono malpliiĝas ĉiujare, la angoro de senakveco instigos pli kaj pli da homoj konflikti. Punkto sen reveno por ĉi tiu soci-ekologia katastrofo alproksimiĝas. Estas gravege prilumi la situacion hodiaŭ, dum ankoraŭ restas tempo por anticipe malhelpi la disvastiĝon de la akvomankoj — kaj de la militoj, kiuj venos kun ili.