Angolo: retaj platformoj por konservi lingvojn de la angolanoj

[Ĉiuj ligiloj kondukas al portugallingvaj paĝoj, krom se alie notite.]

“Meznombre, po unu lingvo malaperas en ĉiu dua semajno, kaj Afriko estas la plej minacata kontinento”, skribis la verkisto José Eduardo Agualusa [angle] en 2011 en sia artikolo pri la evoluado de lingvoj en Angolo. Tamen dum la pasinta jaro pkuraj interretaj platformoj estis kreitaj kun la celo protekti la naciajn lingvojn de Angolo.

Angolo estas plurlingva lando [angle] kun ses afrikaj lingvoj agnoskitaj kiel naciaj lingvoj krom la portugala kiel la oficiala lingvo. Krom tio, oni kalkulas 37 lingvojn kaj 50 dialektojn uzatajn en la lando. Je la fino de oktobro 2013, la blogo de Círculo Angolano Intelectual (Angola Intelektula Rondo) raportis, ke 30 procentoj de la angola loĝantaro (preskaŭ 8,5 milionoj da angolanoj) “parolas nur naciajn lingvojn, kiuj rolas en neniu eduka aŭ socia programo”, aldonante, ke:

isto é mais um dos factores que gera exclusão social.

Tii estas alia faktoro, kiu estigas socian ekskluzivadon.

En artikolo [PDF] de Agualusa, eldonita de Casa das Áfricas, Kultura Instituto pri Trejnado kaj Studado pri Afrikaj Socioj en San-Paŭlo, la premiita verkisto konsideras “proponon por paco” por la kunekzistado de la naciaj lingvoj kun la portugala lingvo (“gepatra lingvo kontraŭ duonpatrina lingvo”) kaj starigas la demandon:

Porquê que é que em Angola, país de muitas línguas, os escritores apenas utilizam o português?

Kial en Angolo, lando de multaj lingvoj, verkistoj uzas nur la portugalan?

En provo kontraŭstari la fenomenon, diversaj enretaj iniciatoj estis kreitaj dum 2013 fare de junuloj, kiuj rigardas la novajn teknologiojn kiel ilon por la antaŭenigo kaj protektado de naciaj lingvoj.

Kvin vortoj por demandi en la kimbunda lingvo

Kvin vortoj por demandi en la kimbunda lingvo, kompleze de la fejsbuka paĝo de Evalina.

Unu projekto, ankoraŭ en sia komenca fazo, kiu celas antaŭenigi lernadon de la angolaj naciaj lingvoj en tute nova maniero, senpaga kaj alirebla de ĉiuj kun aliro al Interreto, estas Evalina.

Ĝi estis kreita en majo 2013 fare de Joel Epalanga, estro de IT-projekto en la telekomunika sektoro. La ĉefa motivo por la kreo de la platformo estis la observo, ke multaj junuloj alfrontas breĉon rilate al la naciaj lingvoj. La propono estis klarigita en intervjuo en la gazeto Jovens da Banda:

[para que] os jovens, que hoje em dia gastam boa parte do seu tempo livre na internet, pudessem dedicar algumas horas para aprender um pouco a (sua) língua nacional de preferência.

[por ke] junuloj, kiuj hodiaŭ pasigas grandan parton de sia libertempo en la interreto, povu dediĉi kelkajn horojn al lernado de (sia) preferata nacia lingvo.

Evalina konsistas el fejsbuka paĝo, kie enhavo kiel instigoj por lerni kaj lecionoj en naciaj lingvoj estas kunhavigita. En la tago de publikigado de ĉi tiu artikolo [la 27-a de decembro 2013], la paĝo aperigis lecionojn pri la umbunda lingvo [esperante] , la dua plej parolata lingvo post la portugala, kaj pri la kimbunda lingvo [esperante].

En februaro 2013, platformo pri angola ĵargono, Kallun, jam estis raportita [angle] en Global Voices. La projekto celas “krei spacon kie [angola] ĵargono kaj familiara lingvaĵo estos klarigitaj por ke ĉiuj povu kompreni ĝin”, kaj uzas sociajn retojn por disvastigi kunhavadon kaj lernadon en neformala maniero.

Alia elztara projekto estas la Vortaro Ngola Yetu, vortaro kaj reta tradukilo por angolaj naciaj lingvoj “evoluigita kun la celo plifortigi angolan kulturon kaj kreskigi uzon de la naciaj lungvoj inter la junuloj”. Kun simpla kaj intuicia fasono simila al Google, ĝi funkcias kiel serĉilo inter la konga, kimbunda, umbunda kaj portugala lingvoj. La projekto uzas Fejsbukon kaj Tviteron por interkomuniki kun retumantoj.

Por la konservo de gepatraj lingvoj

La graveco de la inkluzivado de naciaj lingvoj en instruadon estas agnoskita egale de institucioj kaj akademianoj. Meze de junio 2013, la angola portalo Mwelo Weto publikigis intervjuon kun Daniel Peres Sasuku, angola lingvisto kaj lekciisto en la Fakultato de Artoj de la Universitato Agostinho Neto, kiu pledas por la unuarangigo de naciaj lingvoj en instruado:

Pensamos, de igual modo que a implementação dessas línguas no ensino é uma forma mais concreta de seu resgate e preservação enquanto patrimônio cultural dos angolanos

Ni opinias, egale, ke la inkluzivado de tiuj lingvoj en instruadon estas pli konkreta rimedo por savi kaj konservi ilin kiel parton de la kultura heredaĵo de la angola popolo.

La Regiona Forumo por Universitata Disvolviĝo (FORDU) ankaŭ apogas la ideon, ke naciaj lingvoj devas esti devigaj lernobjektoj en lernejoj. El la rekomendoj, kiuj estis faritaj post debato organizita de FORDU en la lasta aprilo en 2013, pri la temo “la naciaj lingvoj kiel vera identeca heredaĵo de la angola popolo”, elstaras jeno:

Angola continua uma sociedade plural do ponto de vista das línguas, tradições, cultura (diversidade cultural) tal situação faz de Angola um País rico em cultura, mas precisa política séria de promover as Línguas todas e dar maior grandeza nas Línguas Nacionais, principalmente as mais faladas como Umbundo.

Angolo daŭre estas plurelementa socio el la vidpunkto de siaj lingvoj, tradicioj kaj kulturo (kultura diverseco). Tiu situacio faras Angolon lando riĉa je kulturo, sed seriozaj politikaj paŝoj estas necesaj por rangaltigi ĉiujn lingvojn kaj doni pli grandan gravecon al la naciaj lingvoj, interalie al la plej vaste parolataj kiel la umbunda.

Inter 2004 kaj 2010, oni provis enkonduki sep naciajn lingvojn en serio da lernejoj en la lando. La Ministerio pri Edukado deklaris en septembro 2013, ke ĝi planas pligrandigi la instruadon de naciaj lingvoj en ĉiujn elementajn lernejojn. Leĝprojekto pri la Statuto de Naciaj Lingvoj en Angolo “por antaŭenigi socian inkluzivadon kaj fortigi la unuecon en etnolingva diverseco” estas en sia konkluda fazo.

Dume, artistoj – en ĉi tiu okazo kantistoj – ankaŭ rekomendis la uzon de naciaj lingvoj en siaj kantoj.

Ĉu vi scias pri aliaj interretaj iniciatoj por la konservo aŭ instruado de la diversaj lingvoj en Angolo? Lasu al ni komenton!

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.