Japana artisto reludas publikecon en 23 lingvoj

La artlibro de Yoshinori Niwa "Reludi Publikecon | Traduki Priskribojn de Artverkoj en 23 malsamajn lingvojn"

La artlibro de Yoshinori Niwa “Reludi publikecon | Traduki priskribojn de artverkoj en 23 diversajn lingvojn”

NIWA Yoshinori [niŭa joŝinori] estas japana artisto. Li eldonis artlibron titolitan “Reludi publikecon | Traduki priskribojn de artverkoj en 23 diversajn lingvojn” inter 2004-2014, kun 300 koloraj ilustraĵoj kaj kompaktdisko kun sonversio de la tekstoj en la japana. Liaj artverkoj karakteriziĝas per plenumado de agoj kiuj malkaŝas maleblecon kaj interŝanĝeblon de diversaj eroj de la moderna socio. Tiel li elmontras novan mondrigardon trans la iluzia “publikeco”.

La libro enhavas tekstojn pri 33 verkoj liaj, tradukitaj en jenajn 23 lingvoj: japana, angla, germana, itala, franca, hispana, serba, rusa, sveda, greka, rumana, finna, hindia, bengala, tamila, hebrea, persa, vjetnama, korea, ĉina (en simpligita skribo), ĉina (en tradicia skribo), Esperanto kaj loĵbano.

En la trilingva retejo [kun Esperanto-traduko sube post la japana kaj/aŭ angla] por la multlingva artlibro, Niwa prezentas sian motivon:

Tiel mi aranĝis, ĉar mi volis ankaŭ komuniki al homoj ekster la angloparolantaj influzonoj pri la intenco de miaj verkoj en manieroj malsimilaj al valorsistemo de la angla lingvo. Mi iel suspektis, ke, eĉ se mi provos komuniki la saman mesaĝon, la mondrigardo, tra kiu la ricevanto vidos la mesaĝon, varios depende de la lingvo. Mi pensis, ke la procezo de interpretado profunde rilatas al la esenco mem de la verko. Kiam mi rakontas pri miaj verkoj al alilandanoj en manieroj ne bazitaj sur la anglalingva valorsistemo, mi ne nur kontraŭas la hegemonion de la angla lingvo, mi ankaŭ eksperimentas pri la nuntempa demando rilate al kodo kiel portanto de signifo kaj ĝia interpretado.

Jen filmeto registrinta la verkon “Transloki akvon el flako A al flako B” (2004):

Filmeto kun la permeso de Yoshinori Niwa, CC BY-NC-ND 2.1

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.