La Internacia Virina Tago 2014: Alvoko el Hiroŝimo

Internacia Virina Tago 2014 : alvoko el Hiroŝimo

Internacia Virina Tago 2014 : alvoko el Hiroŝimo

La municipo de Hiroŝimo kun 23 sociaj organizaĵoj, ĉefe virinaj, de la urbo kaj de ties gubernio vokas al sendo de solidaraj, kuraĝigaj kaj subtenaj mesaĝoj rilate al la katastrofo de Fukuŝimo kaj ties sekvoj.

La lingvo de interŝanĝoj estas Esperanto. La mesaĝoj estos ekspoziciitaj la 8-an de marto kun japanlingva traduko en la salono, kie okazos kunveno por la Internacia Virina Tago kaj antaŭe en du salonoj de la urbo.

La temo:

En kiu situacio troviĝas la infanoj tri jarojn post la katastrofo de Fukuŝimo? Kian estontecon ni transdonu al la infanoj?

Ili priskribas en la Alvoko jene:

La registaro diris, ke “La malpurigo pro radioaktivaj substancoj ellasitaj de la akcidento de la atomcentralo kaŭzis la plej seriozajn kaj malbonajn problemojn el ĉiuj malpurigoj de la medio”. Kaj ankoraŭ nun la infanoj en Fukuŝimo ne povas ludi libere eksterdome.

Ili vivas kun timo pri kio estas tuŝebla, manĝebla, kaj eĉ spirebla…. Kaj pli granda timo estas interna radiado.

La teksto de la mesaĝo ne superu unu paĝon en formato A4.
Detalaj instrukcioj pri sendo de mesaĝoj aperas kun la adreso ĝis nun en Esperanto, la japana kaj la franca.

 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.