Land is Life (Tero estas Vivo) [angle], indiĝena reto de organizoj, alvokas donaci por helpi al la indiĝenoj en la Filipinoj damaĝitaj de la tajfuno Haiyan [haijen] (filipina nomo: Yolanda), kiu atakis plurajn regionojn de la lando. La informo ĉe Rally.org [angle] diras, ke pli 11 000 familioj bezonas helpon por rekonstrui domojn ktp. La insuloj Panay [Panajo], Mindoro [Mindoro] kaj Palawan [Palavano] bezonas pli da helpo.
La foto estas prenita el la artikolo de Global Voice:
PHOTOS: Philippine Typhoon Survivors Desperate For Food, Water and Aid
(Fotoj: Filipinaj postvivintoj de tajfuno sopiregas nutraĵon, akvon kaj helpon).