Vjetnamio: Blogisto parolas kontraŭ subpremo de registaro

Nguyen Bac Truyen atestis [angle] en evento por homaj rajtoj en Ĝenevo la subpremon spertitan de blogistoj kaj aktivistoj en Vjetnamio:

Subpremo de la registaro eniris en novan, pli perfortan fazon fine de julio, kiam la vjetnama prezidanto Truong Tan Sang revenis de vizito al prezidanto Obama en Usono. Blogistoj kaj aktivistoj estas rekte celitaj. Sekreta polico malkaŝe kaj krude perfortas kaj minacas nin. Ili senhezite teroras kaj subpremas vjetnamajn defendantojn de homaj rajtoj, blogistojn kaj disidentojn.

 

TRADUKA NOTO: Neniam milito inter ni, blogo en Esperanto, raportas similan kazon en Vjetnamio.

Reviziita de Vastalto

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.