Malajzio: Konflikto daŭras ĉe akvorezervujo de Baram

“Ok indiĝenoj el penan-tribo estis arestitaj de polico [angle], sed la polico ne volis prezenti detalojn pri la aresto.” Abin, oficisto de la ne-registara organizo (NRO) Reto por Savi Saravakajn Riverojn (Save Sarawak's Rivers Network) diris al la franca novaĵagentejo AFP.

La konflikto ĉe la akvorezervujo de Baram jam daŭras kelkajn monatojn. La Juristoj por Libereco (@lawyers4liberty) pepas:

@lawyers4liberty Polico arestis ok tribanojn protestantajn kontraŭ digo http://shar.es/IP6j6 tipa ago de @pdrmsia (Reĝa polico de Malajzio) — protekti riĉulojn kaj potenculojn.

Antaŭe, la Borneja Projekto (Borneo Project) raportis, ke konstruado de la akvorezervujo de Baram estis provizore haltigita, sed la projekto daŭros.

Aliflanke, la Fonduso Bruno Mansur malkaŝis sekretan mapon pri la akvorezervujo de Baram.

En 2012, unuafoje 150 ĉefgvidantoj de la indiĝenaj grupoj en Saravako lanĉis komunan agadon kontraŭ la konstruado de la 12 akvorezevujoj.

Vidu mesaĝ-filmeton de penana knabeto senditan al Abdul Taib Mahmud, la ĉefministro de Saravako.

La kanto de la indiĝenoj Orang Ulu diras, ke la rivero Baram estas donaco de la sankta naturo.


Reviziita de Vastalto

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.