Beijing ŝanĝos la sistemon pri la instruado de la angla lingvo

La urba edukada komisiono en Pekino ŝanĝos la strukturon de instruado de la angla lingvo. CNTV raportis [en], ke la bazlernejoj en Pekino komencos instrui la anglan nur ekde la 3-a grado. En la Gaokao, ekzameno kiu estas grava por eniri universitaton, la trapasa procento de la angla malaltiĝos de 180 al 150 poentoj.

La nova skemo eble ekfunkcios en 2016 se la publiko ne kontraŭas tiun planon.

La eduka sistemo en Ĉinio ricevis multajn kritikojn en la pasintaj jaroj. Multaj ĉinoj kritikis, ke la instruado de la angla estis malŝparo de tempo. Multaj sugestis, ke la fremdaj lingvoj devus esti libere elekteblaj sed ne devigaj, ĉar ne ĉiuj lernantoj ŝatas la anglan lingvon.

Esperantisto el Ĉinio, Terzoro HUANG YinBao, kiu prelegis dum la 46-a ILEI- Konferenco okazinta la 15-an de julio 2013 en Germanio. ankaŭ kritikis la sistemon en sia artikolo: La angla lingvo perfortas ĉinajn gelernantojn.

2 komentoj

  • Estas unu solvo. La sekvan alineon mi prenis el la brita novaĵletero por La Veromovado 911 de Berkshire / Keep Talking por novembro-decembro 2013. La solvo troviĝas en la lasta frazo.

    “lua signo de normaleco estas deklaro de la ĉefministro, ke lernejanoj forlasu la francan kaj germanan favore al la ĉina (www.theguardian.com/politics/2013/dec/05/david-cameron-ditch-french-learn-mandarin-china). Por tiuj kiuj estas nefamiliaraj kun Novparolo, la traduko estas: “Mi deziras, ke ĉiuj en EU parolu la anglan. Se ni kapablas fari tian kaĉon el la instruo de la franca kaj la germana en niaj lernejoj, tiukaze ni kapablas fari eĉ pli grandan kaĉon el la instruo de la ĉina, sed aspektos al la ĉinoj kvazaŭ mi faras ion vere grandiozan, kaj tio kuraĝigos ilin reciproki per intensigo de sia instruado de la angla”. Tio estas plua najlo en la ĉerko por lerneja lingvolernado, kies morton iniciatis lordino Catherine Ashton sub Tony Blair. Pripensu tamen, ke se la ĉinoj enkondukus Esperanton en ĉiujn siajn lernejojn, tiukaze la britoj nepre sekvus.”

    Se iu deziras ricevi ekzempleron (en Esperanto aŭ la angla) retleteru al mi: persona nomo ĉe familia nomo punkto org punkto uk .

  • Dieter Rooke

    ALMENAU KELKIUJ TAMEN KAPABLAS LERNI FREMDAN LINGVON.

    POR NEKAPABLULOJ EKZISTU APARTA DIDAKTIKO

Partopreni en la konversacio

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.