Artikoloj pri Homaj rajtoj
Nova kanto titolita “Panjo havas sekreton” prezentas patrinojn el Rusio kiuj estas kontraŭmilitaj aktivulinoj
Ĉiuj virinoj kiuj aperas en la video de la kanto, same kiel Monetoĉka, estas patrinoj, sed ankaŭ gravaj aktivulinoj kiuj kontraŭas la militon kaj la nunan rusan reĝimon.
“Mia mesaĝo kaze se mi estos murdita: ne rezignu”: Aleksej Navalnij antaŭvidis sian pereon
"La morto de Navalnij estis murdo — planita murdo, sisteme realigita murdo, murdo pri kiu la rusia ŝtato kulpas"
La tamaziĥta de Maroko serĉas civitan ĉeeston per lingvaj rajtoj
Respekti la lingvajn rajtojn de la berberoj (amazigoj) antaŭenigas socian integriĝon kaj permesas al parolantoj libere esprimi sian kulturon kaj identecon, rezultigante pli grandan socian implikiĝon.
Undertones: Portugalio kaj la mito pri la bona kolonianto
En la 1950-aj jaroj portugala diktaturo rekonsideris la nacian identecon de la lando kaj alprenis la teorion pri la bona kolonianto. Kiuj spuroj de tiu ĉi rakonto restis nuntempe?
La rusa artistino Alexandra Skochilenko alparolas la kortumon en Sankt-Peterburgo ĉe sia proceso pro kontraŭmilitaj mesaĝoj
"Mia proceso, sekvata vaste en Rusio kaj tutmonde, faros historion, sendepende de la verdikto. Vi ne juĝas teroriston, ekstremiston, aŭ eĉ politikan aktiviston. Vi juĝas pacifiston"
Kiel kurdlingvaj dividoj malhelpas aliron al informoj
La daŭrantaj disputoj pri kurdaj lingvoj kaj la manko de lingva normigo malfaciligas interŝanĝi la informojn kaj aliri retajn informojn, limigante aktivan partoprenon en la cifereca mondo.
Rusiaj diplomatoj reagas al nova lingvoleĝo en Kirgizio, revenigante kolonian pasintecon
La kirgiza lingvo estas integra parto de la nacia identeco. Ĝi estas esenca por la postvivado de la kirgizoj kiel aparta etno kaj Kirgizio kiel nacio.
Palestinanoj batalas por siaj domoj en Orienta Jerusalemo
Israelaj setlantaj organizaĵoj, subtenataj de la ŝtato, uzas diskriminaciajn leĝojn por sub falsaj pretekstoj kapti palestinajn domojn kaj fari pseŭdoleĝan proceson por perforte elpeli familiojn el iliaj domoj.
Dokumenta filmo el Tajvano prezentas forgesitan historion de vjetnama rifuĝejo en la 1970-aj jaroj
Eĉ malgraŭ manko de azilo-leĝo en Tajvano, ĝi ne ĉiam estis indiferenta al rifuĝintoj. En la 1970-aj kaj 1980-aj ĝi akceptis rifuĝintojn el Vjetnamio, kiel tion montras nova dokumenta filmo.
La historioj de koreoj en Kirgizio, konvertiĝintaj al islamo
Ilia transformiĝo estas parte la rezulto de la reislamigo de Kirgizio, kiu komenciĝis en 1991, post kiam Kirgizio ricevis sendependecon.
Shimaa Samy diskutas la defiojn de ĵurnalista laboro en Egiptio hodiaŭ: intervjuo
Egiptaj leĝoj limigas esprimliberecon, kun akuzoj de blasfemo, instigo, disvastigo de falsaj novaĵoj, malstabiligo de la lando. Eĉ "protekti familiajn valorojn" estas ofte uzata kiel preteksto por subpremi ĵurnalistojn.
La malfacilaĵoj de kurdaj ĵurnalistoj en ilia lukto por libera esprimo
Al kurdaj ĵurnalistoj mankas agnoskita naciŝtatokaj politika rekono. Ili alfrontas la kontraŭstaron de siaj gastigantaj landoj, kiuj provas forviŝi ilian identecon kaj subpremi ilian esprimliberecon.
La unua gramatiko de la mrua lingvo donas esperon al indiĝena komunumo
Ĉi-jare la ĉefa evento de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo en Bangladeŝo estis la eldono de la unua gramatiko verkita en la mrua, endanĝerigata indiĝena lingvo.
Kiel bangladeŝaj teolaboristoj povas travivi kun taga salajro de malpli ol du dolaroj?
En Bangladeŝo, teolaboristoj deklaris strikon por postuli tagan salajron de 300 bangladeŝaj takoj (3,16 dolaroj). Ilia protesto sukcesis atingi salajran kreskon de 25%, kiu samvaloras al 170 takoj (1,80 dolaroj). Sed ĉu tio sufiĉas?
Kvin kantoj por festi la tagon de indiĝenaj popoloj
Muziko estas maniero por kontraŭstari la minacon al la kutimoj, lingvoj kaj kulturo de indiĝenaj popoloj faritan de koloniismo, perforto, klimata ŝanĝo, ekonomia kaj rasa diskriminacio kaj kultura asimilado.
En Ĉeĥio “privataj sankcioj” kreskigas rusofobion
La 50 000 rusianoj loĝantaj en Ĉeĥio nun suferas kreskantan rusofobion, kvankam neniu demandas ilian opinion pri la milito en Ukrainio.
La batalo pri ĉifromonaj revoj en Mjanmao
La ĉifromona revolucio en Mjanmao staras ĉe la komenco de obstina lukto inter reprezalioj kaj rezistado kaj tio ludos gravan rolon en la politika revolucio en Mjanmao.
Esperanto: De idealismo al realismo
"La esperantista komunumo, pravigante la neŭtralan pozicion kiun ĝi okupas ideologie, ne kritikas tiun malegalan statuson de la mondo en kiu ni vivas".
Meksika feministino: “Amo inter virinoj estas revolucio”
Inter solidareco, minacoj kaj gvatado, "Formikineto" daŭre helpas virinojn
Kun sekeco kaj en klimata krizo, meksika ŝtato alfrontas eblan akvan privatigon
Loĝantoj kaj aktivuloj de Keretaro, meksika ŝtato en sekeca krizo, atentigas pri du juraj iniciatoj kiuj povas konduki al privatigo de akvo.
Majaa spirita gvidantino akuzita pri “sorĉado” en Gvatemalo, poste liberigita
Adela Choc Cuz, praula aŭtoritato kaj membro de la kontraŭ-mineja rezisto de El Estor, estis akuzita je sorĉado kaj poste liberigita.
Ne nur Usono: Residente portretas la tutan Ameriko en ‘This is Not America’
Kun milionoj da spektoj en Jutubo, la portorika repkantisto defendas la lukton de Latinameriko por homaj rajtoj.
Milito en Ukrainio montras la rasismon de amaskomunikiloj kaj politikistoj kontraŭ arabaj militviktimoj
Estas komentoj pri haŭtkoloro, vestaĵo, socia klaso kaj vivstilo en la amaskomunikiloj kaj politikaj paroladoj, kiuj klarigas kial la milito en Ukrainio estas terura male al tiuj en landoj kiel Sirio, Irako, ktp.
Kial ujguroj envias ukrainojn
Ujguroj ŝatus diri al ukrainoj: "Ne rezignu la batalon, alie vi ĉiuj alfrontos morton, kiel ni."
Siriaj postvivantoj de torturo festas kondamnon faritan de la Germana Kortumo kontraŭ oficiro
Raslan estis kondamnita pro mortigi pli ol 30 homojn kaj turmentigi milojn inter 2011 kaj 2012, kiam li estis estro de enketado en terura malliberejo.